Afgana Flugkompanio Ariana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afgana Flugkompanio Ariana
Aryana Airlines
emblemo
flugkompanio
Komenco 27-a de januaro 1955 vd
Lando(j) Afganio vd
Sidejo Shahr-e Naw
Fondinto(j) Government of Afghanistan • Indamer vd
Posedata de Government of Afghanistan • Government of Afghanistan vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Afgana Flugkompanio Ariana (paŝtune د آريانا افغان هوايي شرکت; en daria lingvo هواپیمایی آریانا), konata ankaŭ simple kiel Ariana, estas la flagkompanio kaj plej granda flugkompanio de Afganio.[1]

Poŝtmarko de Afganio el 1965 memoranta la 10an datrevenon de Ariana. La simbolo montras afganan hirundon kaj bluan fonon reprezentantan la valoran lazurŝtonon; ĝi estis ŝajne persone desegnita de la tiam Reĝo de Afganio, Zahir Ŝaho.[2]

Fondita en 1955, Ariana estas la plej antikva flugkompanio en la lando kaj estas posedaĵo de la ŝtato.[3] La kompanio havas sian ĉefan bazon en la Kabula Internacia Flughaveno, el kiu ĝi funkciigas enlandajn flugojn kaj internaciajn konektojn kun Ĉinio, Barato, Pakistano, Rusio, Saudarabio, Turkio, kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. La flugkompanio havas sidejon en la kvatalo Ŝare Naŭ de Kabulo.[4][5] La Afgana Flugkompanio Ariana estas en la listo de flugkompanioj kiuj ne rajtas flugi en la Eŭropa Unio ekde 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Piloting Afghanistan to a prosperous future". BBC News. 9a de Februaro 2008. Arkivita el la originalo la 13an de Februaro 2008.
  2. History.
  3. "Biden admin relies on Taliban-controlled airline to help Afghans flee Afghanistan", NBC News, 8a de Junio 2022.
  4. "Contact Us." (Archive) Ariana Afghan Airlines. Alirita la 30an de Aprilo 2013. "Ariana Afghan Airlines (Corporate Headquarters) Char-Rahi Shaheed, Shahr-e-Naw, P.O.Box # 76, Kabul, Afghanistan"
  5. Contact Us – Our Offices. Ariana Afghan Airlines. Arkivita el la originalo je 25a de Marto 2012. Alirita 16a de Aprilo 2012. "P.O. Box 76, Kabul, Afghanistan"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ariana Afghan Airlines en la angla Vikipedio.