Kampa rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Agra rozo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
kampa rozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo Rosa
Specio: Rosa arvensis
Rosa arvensis
HUDS.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kampa rozoagra rozo[1] (latine Rosa arvensis) estas plantgenro el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

branĉo kun pikaĵoj kaj pinata folio kun stipuloj
radisimetria floro kun kvin blankaj petaloj kaj multaj stamenoj
rozfruko
ilustraĵo el „Sturm“

La kampa rozo kreskas kiel un metro alta, kampanta aŭ grimpanta arbusto. Ankaŭ kiel disentendgrimpanto ĝi povas kovri aliajn vegetaĵojn.La branĉoj restas longe verdaj kaj tiuj kiuj havas kontakton kun la grundo formas radikojn. La multnombraj pikaĵoj estas malgrandaj kaj hokformaj.[2]

La alternestarantaj folioj estas 7 ĝis 10 cm longaj kaj nepare pinataj kun malofte tri, ofte kvin au sep folietoj. La mallarĝaj folietoj estas 1 ĝis 3 cm longaj, eliptaj ĝis ovformaj kaj kun pinta aŭ malpinta apekso kaj je la rando denthava. La supra surfaco de la folietoj estas brile verda kaj la malsupra flanko iomete pli hela kaj ambau flankoj estas kalvaj aŭ nur iomete haraj.[2]

La planto floras de juni ĝis julio. La floroj ofte estas unuope starantaj, duope aŭ triope. Brakteoj mankas. La odorantaj duseksaj floroj havas diametron de 2,5 ĝis 5 cm kaj estas radiosimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La sepaloj estas plumaj, post la florado reflekitaj kaj forfalantaj.La kvin petaloj estas blankaj. Ekzistas multajn stamenojn. La pistiloj estas kunkreskintaj al 3 mm longa koloneto.[2]

La rozfruktoj estas en matura stato brunaj-ruĝaj kaj depende de la sunbrilo ovformaj kaj etaj aŭ globformaj kaj relative grandaj.[2]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Florekologie la planto apartenas al la grupo de homogamaj poleno-diskofloroj. La polenigado okazas per insektoj; kiel „surterigejo“ funkcias disko kaj pistilkoloneto. [3][4]

La rozfruktoj estas sensukaj kaj malricaj je vitaminoj; la disigado de la diasporioj okazas endozookore.[3][4]

La folioj estas nutraĵo por raŭpoj kaj konstrumaterialo por naturaj abeloj. La poleneroj estas nutraĵo por skaraboj kaj naturaj abeloj. Birdoj kaj mamuloj manĝas la rozfruktojn.[3][4]

Disvastigejo[redakti | redakti fonton]

La kampa rozo originas en suda kaj meza Eŭropo. Tie ĝi kreskas en maldensaj kverkaroj kaj karpenaroj, malofte en fagaroj aŭ miksita arbaro. Ĝi kreskas apud vojoj kaj rande de la arbaroj kaj maldensejoj. La kreskejo estu suna ĝis duonombra kaj kiel grundo ĝi preferas freŝan lomon.Ĝi estas frostrezista ĝis -23 °C (USDA-zono 6). En montaroj kun Silikata rokaĵo ĝi estas malofta aŭ mankas entute. En la Alpoj ĝi kreskas ĝis alteco de 1400 metroj..[3][4])

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Rosa arvensis okazis 1762 fare de William Hudson. sinonimo por Rosa arvensis HUDS. estas: Rosa arvensis var. atrata (H.CHRIST) BOULENGER, Rosa arvensis var. ayreshirea SER., Rosa arvensis var. blanda HORT. EX ANDREWS, Rosa arvensis var. complicata R.KELLER, Rosa arvensis var. grandidentata ROUY, Rosa arvensis var. intercedens R.KELLER, Rosa arvensis var. laevipes ROUY, Rosa arvensis var. major H.J.COSTE, Rosa arvensis var. ovata DESV., Rosa arvensis var. pilifolia (BORB S) R.KELLER, Rosa arvensis var. repens SCOP. EX CHEVALL., Rosa arvensis subsp. repens (SCOP. EX CHEVALL.) C.VICIOSO, Rosa arvensis var. scandens SWEET, Rosa arvensis var. typica R.KELLER, Rosa arvensis var. vulgaris SER., Rosa baldensis KERN. EX DESEGL., Rosa bibracteata auct., Rosa brippii GAND., Rosa capreolata NEILL EX D.DON, Rosa commiserata GAND., Rosa dierbachiana WAITZ EX DIERB., Rosa erronea RIPART EX CREP., Rosa fastigiata SALISB., Rosa glauca DIERB., Rosa halleri KROCK., Rosa herporhodon EHRH., Rosa macrostylis STOKES, Rosa media B.-A.MARTIN,, Rosa ovata (DESV.) LEJ., Rosa phalacropoda GAND., Rosa repens SCOP., Rosa repens var. ovata LEJ., Rosa reptans CREP. EX BOUT., Rosa rothii SEIDL, Rosa scandens MOENCH, Rosa scandens var. ovata (DESV.) WALLR., Rosa sempervirens subsp. arvensis (HUDS.) MALAG., Rosa seperina SAUZ & MAILLARD, Rosa serpens WIBEL, Rosa sylvestris HERRM., Rosa sylvestris var. ovata (DESV.) HEINR.BRAUN, Rosa sylvestris var. repens (SCOP. EX CHEVALL.) HEINR.BRAUN, Rosa sylvestris var. rothii (SEIDL) HEINR.BRAUN.

Rosa arvensis apartenas al al sekcio Synstylae el la subgenro Rosa ene de la genro rozoj.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas kultivata en parkoj kaj ĝardenoj laŭlonge de muroj kaj bariloj.

Bredado[redakti | redakti fonton]

El la sovaĝrozo Rosa arvensis estis bredita la Ayrshire-rozo, kun plenaj blankaj aŭ reseaj floroj kaj la rambler-rozoj. Ekzistas ankaŭ hibridoj de Rosa arvensis kun Rosa multiflora kaj Rosa setigera.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten. Eugen Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-6601-1.
  • Royal Horticultural Society (Hrsg.), Charles Quest-Ritson, Brigid Quest-Ritson: Rosen: die große Enzyklopädie. Dorling Kindersley, Starnberg 2004, ISBN 3-8310-0590-7, S. 41.
  • Margot Spohn, Marianne Golte-Bechtle: Was blüht denn da? Die Enzyklopädie: über 1000 Blütenpflanzen Mitteleuropas. Kosmos, Stuttgart 2005, ISBN 3-440-10326-9.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze: Bestimmung, Eigenschaften und Verwendung. 4. Auflage, Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim), 2014, ISBN 978-3-8001-8246-6.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas. Band 2, 2. überarbeitete Auflage. Franckh-Kosmos-Verlag, 2000, ISBN 3-440-08048-X.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Oskar Sebald, Siegmund Seybold, Georg Philippi (Hrsg.): Die Farn- und Blütenpflanzen Baden-Württembergs. Band 2: Spezieller Teil (Spermatophyta, Unterklasse Dilleniidae): Hypericaceae bis Primulaceae. 2. erweiterte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart 1993, ISBN 3-8001-3323-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]