Ahmad ibn Hanbal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ahmad bin Hanbal)
Saltu al: navigado, serĉo
Montraĵo de leĝaj verkoj faritaj de Ahmad bin Hanbal.

Aḥmad ibn Ḥanbal (n. en 780, Bagdado, Irako - m. en 855, Bagdado), estis muzulmana teologo kaj juristo. Li kompilis la Tradiciojn de Mahomedo kaj lia familinomo estas la eponimo de la skolo Hanbalismo, la plej konservatia el la kvar tendencoj de la ortodoksaj islamaj leĝoj. Li kontraŭis la kodigadon de la leĝo kaj kredis ke juristoj devus havi liberon por trovi leĝajn solvojn surbaze de Korano kaj la Sunao. Bin Hanbal estas konsiderata unu el la grandaj saĝuloj de Islamo.