Aimé von Palézieux-Falconnet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aimé von Palézieux-Falconnet
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1843 (1843-09-10)
Morto 10-an de februaro 1907 (1907-02-10) (63-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo militisto
vdr
inaŭguro de la Max-KLinger-ekspozicio en 1903
romano de 1919, Der Hofdämon oder Ein Fürstengeheimnis. En ĝi ĉefrolas von Palézieux.

Aimé Charles Vincent von PALÉZIEUX-FALCONNET (naskiĝinta la 10-an de septembro 1843 en Vevey, mortinta la 10-an de februaro 1907 en Vajmaro estis svisa kaj germana soldato kaj kulturpolitikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de bienposedanto li servis kiel subleŭtenanto en la kavalerio de la armeo de sia naskiĝlando. Poste li trejniĝis bankisto en Frankfurto ĉe Majno antaŭ ekservi kiel arteleria leŭtenanto en la armeo de Prusujo. Post staĝo kiel ambasada komisiito de Germanujo en Londono en 1869 kaj en Berlino li ekmembris ĉe Germana kolonia konsilantaro kaj aĉetis akciojn de Germana Orienta Afriko.[1]. La saman jaron li fariĝis adjutanto de grandduko Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Pri liaj leterinterŝanĝo kun germanaj kolonipolitikisto informas postlasitaĵoj en la Federacia arkivo je Koblenz.[2] Longtempajn kontaktojn skribajn li flegis ankaŭ kun la zoologo Ernst Haeckel.[3] En la Francia-Prusia Milito 1870/71 li partoprenis en la rango de kapitano. Ekde 1897 estis von Palézieux-Falconnet generaladjutanto de la grandduko, kaj en 1900 li nomumiĝis generalleŭtenanto. Post la morto de Karl Aleksandro en 1901 li iĝis supera kortega marŝalo en la servoj de ties posteulo Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach). En 1903 oni promociis lin al reĝa grandmarŝalo.

La vajmaranoj nomis lin kortega demono kaj taksis lin la plej malŝatata publika persono en la granddukujo. Palézieux ankaŭ direktoris ĉe la Vajmaraj artkolektoj kaj vehemente oponis la modernajn ideojn de Harry Graf Kessler kaj Henry Van de Velde.[4][5] Laŭ lia instigo fondiĝis en 1880 la t.n. Permanenta artokolekto, la nuna Kessler-artohalo. Kessler, pro la intrigoj de Palézieux, devis forlasi la kortegan deĵoron kiu ja havis siajn sukcesojn, ekz. per la vokiĝo de artprofesoro Hans Olde je Grandduka saksia artlernejo en 1902.[6]

Alia paŝo estis la fondo de filio de la porartista ligo Deutscher Künstlerbund en 1903 en Vajmaro. Venĝo de Kessler ne tardis kaj ankaŭ taglibraj eroj de li atestas la kverelegojn. En 1907 Kessler vane elvokis Palézieux al duelo, kiu ne sciis pri la bonegaj kontaktoj de Kessler kun ĵurnalistoj. Gazete oni ankaŭ raportis pri monaj defraŭdoj de Palézieux kiu verŝajne sinmortigis sin.[7]

La verkisto Fritz Grubert pri la intrigaro verkis la romanon Der Hofdämon oder Ein Fürstengeheimnis (1919) en kiu kaŝas sin Palézieux malantaŭ la rolo de la kortega demono Falkner.[8][9]

La tombo de Palézieux troviĝas sur la historia tombejo vajmara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://staatsarchive.thulb.uni-jena.de/receive/stat_person_00003564
  2. https://www.bundesarchiv.de/nachlassdatenbank/viewsingle.php?category=P&person_id=10321&asset_id=11189
  3. https://haeckel-briefwechsel-projekt.uni-jena.de/en/search?term=Pal%C3%A9zieux-Falconnet
  4. https://www.literaturland-thueringen.de/personen/aim-charles-vincent-von-palzieux-falconnet/
  5. https://hls-dhs-dss.ch/fr/articles/024125/2010-12-21/
  6. Wolfgang Holler, Gerda Wendermann, Gudrun Püschel: Krieg der Geister – Weimar als Symbolort deutscher Kultur vor und nach 1914. Sandstein, Dresden 2014, p. 59. ISBN 978-3-95498-072-7
  7. [1]
  8. informoj sur turingia literaturforumo
  9. Alf Rößner: "Weimar, Wartburg, Windhuk – Carl Alexanders warmes Herz für die Kolonialpolitik." Ĉe: Lothar Ehrlich, Justus H. Ulbricht (eld.): Carl Alexander von Sachsen-Weimar-Eisenach: Erbe, Mäzen und Politiker. Böhlau, Köln/Weimar 2004, ISBN 978-3-412-09203-0, p. 63.