Albanio en la Olimpikoj
Albanio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpikoj en | ||||||||||||
Medaloj | oro 0 |
arĝento 0 |
bronzo 2 |
sumo 2 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Albana teamo unue partoprenis ĉe la Somera Olimpiko 1972. La sportistoj maltrafis la venontajn kvar ludojn, tri el ili pro politikaj kialoj pro la bojkoto de 1980, bojkoto de 1984 kaj bojkoto de 1988, sed revenis por la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono. Ili aperis en ĉiuj ludoj ekde tiam. En la Vintraj Olimpikoj albana teamo, ĉiam ĝis nun tre malgranda, debutis en 2006.
Albanaj sportistoj en la olimpikoj kutime partoprenas en konkursoj kiuj inkludas naĝadon, atletikon, halterlevon, pafadon kaj luktadon. La lando ankoraŭ neniam gajnis olimpikan medalon. Kune kun Andoro, Bosnio kaj Hercegovino, Malto kaj Monako, Albanio estas unu el kvin nunaj eŭropaj partoprenantoj, kies teamoj ĝis inkluzive de 2022 ne gajnis olimpikan medalon. Tamen en la olimpiko de 2024 atingeblis unuaj du bronzaj medaloj. La teamanoj estas reprezentataj fare de la Albana Olimpika Komitato ekde 1972.
Someraj Olimpikoj
[redakti | redakti fonton]1972
[redakti | redakti fonton]En la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno partoprenis 5 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la pafistino Afërdita Tusha.
1992
[redakti | redakti fonton]En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 7 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la pafisto Kristo Robo.
1996
[redakti | redakti fonton]En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 7 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la atletino Mirela Maniani.
2000
[redakti | redakti fonton]En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 4 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la halterlevisto Ilirjan Suli.
2004
[redakti | redakti fonton]En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 7 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la atletino Klodiana Shala.
2008
[redakti | redakti fonton]En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 11 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la liberstila luktisto Sahit Prizreni.
2012
[redakti | redakti fonton]En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 11 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la halterlevistino Romela Begaj.
2016
[redakti | redakti fonton]En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 6 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la liberstila atletino Luiza Gega.
2020
[redakti | redakti fonton]En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 9 albanaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis la atletino Luiza Gega kaj la luktisto Briken Calja.
2024
[redakti | redakti fonton]En la Somera Olimpiko 2024 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, kiel skribite supre, atingeblis unuaj du bronzaj medaloj.
Vintraj Olimpikoj
[redakti | redakti fonton]En la Vintraj Olimpikoj albana teamo ĝis nun partoprenis en 2006, 2010, 2014, 2018 kaj 2022.
2006
[redakti | redakti fonton]En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 1 albana sportisto. Teama flagotenanto estis la alpa skiisto Erjon Tola.
2010
[redakti | redakti fonton]En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 1 albana sportisto. Teama flagotenanto duafoje estis la alpa skiisto Erjon Tola.
2014
[redakti | redakti fonton]En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 2 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto trian fojon estis la alpa skiisto Erjon Tola.
2018
[redakti | redakti fonton]En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 2 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la alpa skiistino Suela Mëhilli.
2022
[redakti | redakti fonton]En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 1 albana sportisto. Teama flagotenanto estis la alpa skiisto Denni Xhepa, en la ferma ceremonio anstataŭis lin volontulo.