Albertyna Szczudłowska-Dembska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albertyna Szczudłowska-Dembska
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1934 (1934-12-09)
en Varsovio
Morto 17-an de septembro 2013 (2013-09-17) (78-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo de Bródno
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater XV LO im. Narcyzy Żmichowskiej in Warsaw • Universitato de Varsovio
Familio
Patro Mieczysław Szczudłowski
Edz(in)o Wojciech Dembski
Okupo
Okupo orientalistohistoriisto • universitata instruisto • egiptologo
vdr

Albertyna Ewa Szczudłowska-Dembska (naskiĝis la 9-an de decembro 1934, mortis la 17-an de septembro 2013) – pola egiptologo, koptologo, profesorino d-ro habilita, specialistino pri historio kaj kulturo de Antikva Proksima Oriento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Albertyna Dembska estis plurjara gvidantino de Egiptologia Fako de la Orientalistika Fakultato de Universitato de Varsovio, profesoro de Histori-Instituto de Histori-Sociologia Fakultato de Universitato en Bjalistoko, en la jaroj 1987-1997 membro de Komitato de Orientalistikaj Sciencoj ĉe Pola Scienca Akademio kaj en la jaroj 1962-1972 de Pola Orientalistika Societo.

Ŝia edzo estis orientalisto Wojciech Dembski, spertulo pri Arabaj Kristanoj.

Entombigita en la Tombejo Bródnowski en Varsovio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • (kunaŭtoro: Wincenty Myszor, Chrestomatia koptyjska: materiały do nauki języka koptyjskiego dla studentów II roku Instytutu Orientalistycznego (Kopta krestomatio.Materialoj por lerno de la kopta lingvo por studentoj de la 2-a jaro de Orientalistika Instituto), Uniwersytet Warszawski, Warszawa 1974.
  • Starożytny Egipt (Antikva Egiptujo), kolektiva verko sub redakto de Albertyna Szczudłowska, PWN, Warszawa 1976.
  • Teksty z Nag-Hammadi (Tekstoj de Nag Hammadi), de la kopta tradukis Albertyna Dembska kaj Wincenty Myszor, enkonduko, komento kaj prilaboro W. Myszor, Akademia Teologii Katolickiej, Warszawa 1979.
  • Gramatyka koptyjska: skrypt dla studentów II i III roku Instytutu Orientalistycznego, (Kopta gramatiko. Multobligaĵo por studentoj de la 2-a kaj 3-a jaro de Orientalistika Instituto), Wydawnictwa UW, Warszawa 1985.
  • (kunaŭtoro: Wincenty Myszor), Podręczny słownik języka koptyjskiego (Manlibra vortaro de la kopta lingvo), Instytut Orientalistyczny UW, Warszawa 1988.
  • Ewangelia Tomasza (Evangelio de Tomaso), el la kopta tradukis Albertyna Dembska kaj Wincenty Myszor, enkonduko kun komento kaj prilaboro W. Myszor, "Verbum" - Marek Górny, Katowice 1992.
  • Kultura starożytnego Egiptu: słownik (Kulturo de antikva Egiptujo. Vortaro), Wydawnictwa Szkolne i Pedagogiczne, Warszawa 1995.
  • Podręczny słownik koptyjsko-polski (Manlibra vortaro kopta-pola), prilaboris Albertyna Dembska, Wincenty Myszor, "Dialog", Warszawa 1996.
  • Chrestomatia koptyjska: materiały do nauki języka koptyjskiego (Kopta krestomatio. Materialoj por lerno de la kopta lingvo), prilaboris Albertyna Dembska, Wincenty Myszor, "Dialog", Warszawa 1998.
  • Klasyczny język egipski (Klasika egipta lingvo, "Dialog", Warszawa 2004.
  • Chrestomatia monastycznych tekstów koptyjskich Krestomatio de monaĥejaj koptaj tekstoj), Wydawnictwo Akademickie Dialog, Warszawa 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wojciech Stawiszyński, Profesor Albertyna Szczudłowska-Dembska (9 XII 1934 - 17 IX 2013), "Vox Patrum" 34 (2014), volumo. 61, p. 701-708 (kun bibliografio de laboraĵoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]