Albin Kőrösi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Albin Kőrösi
Korosi Albin 1910 korul.jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1860 (1860-01-16)
en Banská Štiavnica
Morto 8-an de aprilo 1936 (1936-04-08) (76-jara)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto [#]
Lingvoj hispana kataluna hungara [#]
Ŝtataneco HungarioHispanio [#]
Profesio
Okupo Member of Order of the Pious Schools • edukistotradukisto • universitata profesoro • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Albin KŐRÖSI [kOroŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kőrösi Albin estis hungara tradukisto, profesoro, instruisto, pastro, membro de Societo Petőfi.

Albin Kőrösi naskiĝis kiel Kulhánek Albin la 16-an de januaro 1860 en tiam hungara urbo Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 8-an de aprilo 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albin Kőrösi frekventis komence lernejojn en sia naskiĝurbo, poste en Vác kaj Kecskemét, fine en Pest (urbo) li lernis en la universitato. En 1883 li iĝis pastro kaj li ekinstruis en Veszprém (urbo). Ekde 1912 li instruis en universitato en Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri la hispana literaturo, li tradukis de Longfellow, Victor Hugo, Alfred Tennyson, Robert Burns, Pierre-Jean de Béranger, Edgar Allan Poe, Thomas Moore, Manzoni.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A XIX. század spanyol költői (Hispanaj poetoj de la 19-a jarcento) 1893
  • A spanyol költészet gyöngyei (Perloj de la hispana poezio) 1895
  • Földrajz a gimnáziumok I.-II. osztályai számára (Geografio por 1-2 klasaj gimnazianoj) 1895-1896
  • Az apja fia 1897 tradukita romano
  • A spanyol irodalom története (Historio de la hispana literaturo) 1930

Fontoj[redakti | redakti fonton]