Alcalá de la Selva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcalá de la Selva
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44432
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 382  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 22′ N, 0° 43′ U (mapo)40.372222222222-0.71972222222223Koordinatoj: 40° 22′ N, 0° 43′ U (mapo) [+]
Alto 1 404 m [+]
Areo 104,95249 km² ( 104 95. 249 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcalá de la Selva (Provinco Teruelo)
Alcalá de la Selva (Provinco Teruelo)
DEC
Alcalá de la Selva
Alcalá de la Selva
Situo de Alcalá de la Selva
Alcalá de la Selva (Hispanio)
Alcalá de la Selva (Hispanio)
DEC
Alcalá de la Selva
Alcalá de la Selva
Situo de Alcalá de la Selva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcalá de la Selva [+]
vdr

Alcalá de la Selva [alkaLA delaSELba] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Alcalá de la Selva estas etimologie komprenebla kiel Kastelo de la Arbaro, el araba al-qalat («la kastelo») kaj latina silva (vidu suben ĉe Historio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 46 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu plej orienta nome A-226 venas el Teruelo al Corbalán kaj Cedrillas, kaj de tie loka ŝoseo venas al Alcalá de la Selva, je kies nordo estas Gúdar, oriente Valdelinares, sude Mora de Rubielos kaj sudokcidente Cabra de Mora.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Gúdar kaj la loĝloko mem staras je 1404 m super marnivelo.

Vintroj estas tre malvarmaj. En la municipa teritorio estas ankaŭ la loĝloko La Virgen de la Vega.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo.
La preĝejo.

Estis restaĵoj de Bronzepoko kaj de iberoj. En islama epoko estis kastelo, kio estas tialo por la tiama kaj nuna loknomo.

Alcalá aperise citita por la unua fojo en 1118, kiam Alfonso la 1-a de Aragono donis ĝin kun aliaj lokoj al Lope Iohannes de Tarazona. Poste islamanoj reprenis la povon. Definitiva konkero okazis dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono, kiu donis ĝin al la franca abatejo de La Sauve-Majeure (La Seuva Majora en okcitana, kaj Silva Maioris en latina) aŭ Ĉefa Arbaro en sudokcidenta Francio, de kio venas la nomo Alcalá de la Selva. La monaĥoj de tiu abatejo, tra la Ordeno de Alcalá de la Selva retenis la lokon en sia povo ĝis 1375, kiam ĝi estis vendita al la familio Heredia.[1]

Dum la Unua Karlisma Milito, la 12a de septembro 1835 venis al la loko la karlistaj trupoj de Carlos María Isidro de Borbón, kiuj rehabilitis la kastelon, kaj okupis ĝin ĝis la 30a de aprilo 1840, kiam ĝi estis kaptita de la registaraj trupoj estritaj de Leopoldo O'Donnell, post la perdo de kvardek homoj inter mortintoj kaj vunditoj.[2]

En la 19-a jarcento la ekonomio estis bazita sur agrikulturo kaj tekstila industrio. Dum la Hispana Enlanda Milito, la municipo estis kontrolita ekde la 19a de Aŭgusto 1936 de la anarkiistoj de la Columna de Hierro ĝis la 18a de Junio 1938 la generalo Varela konkeris Alcalá de la Selva por la armeo de Franco.[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Alcalá de la Selva oni malaltiĝis el 1539 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 352 loĝantoj. Nune plej gravas turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun monumenta portikpordego, sanktejo de 1751, krucmonumento, du ermitejoj, la kastelo, popola arkitekturo, la urbodomo, la lernejoj, naturaj lokoj ktp. Proksime de Alcalá de la Selva estas la skiejo de Valdelinares, kaj krome estas municipa golfejo «El Castillejo».

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alcalá de la Selva (Gran Enciclopedia Aragonesa)
  2. Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen I, p. 376.
  3. La Batalla de Teruel. Teruel/Tirwal Arkivita la 25an de Oktobro 2014 en Wayback Machine.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José Francisco (2011). Alcalá de la Selva y el Santuario de la Virgen de la Vega. Historia y Patrimonio Cultural. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-1-2.
  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]