Aleksandro Lukaŝenko
Aleksandro Lukaŝenko Аляксандр Лукашэнка Александр Лукашенко | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Аляксандр Рыгоравіч Лукашэнка | |||||
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1954 en Kopys, BSSR, Sovetunio | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | rusa • belorusa • Trasianka vd | ||||
Loĝloko | Palaco de Sendependeco vd | ||||
Ŝtataneco | Belorusio • Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Mahilova Ŝtata Pedagogia Universitato • Belarusian State Agricultural Academy • Alexandrya Secondary School vd | ||||
Partio | KPSU (1979-1991 | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | nekonata valoro vd | ||||
Patrino | Katsiaryna Lukashenka vd | ||||
Edz(in)o | Galina Lukaŝenko | ||||
Infanoj | tri filoj | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • direktoro • politika komisaro vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Minsko vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | president.gov.by | ||||
1-a Prezidanto de Belorusio | |||||
Dum | 20-a de julio 1994 – | ||||
Antaŭulo | Mjeĉislav Hrib (Supra Soveto de Belorusio) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksandro Lukaŝenko (beloruse Аляксандр Рыгоравіч Лукашэнка [Aljaksandar Rihoraviĉ Lukaŝenka], en Lacinka Alaksandar Ryhoravič Łukašenka; ruse Александр Григорьевич Лукашенко [Aleksandr Grigorjeviĉ Lukaŝenko] naskiĝis 30-an de aŭgusto 1954 en Kopys, Belorusio) estas ekde 1994 prezidento de Belorusio.
En okcidentaj medioj, oni ofte nomas lin „lasta diktatoro de Eŭropo“. Pri tiu nomumo Hugo Chávez diris, subtene al Lukaŝenko: „Li estas la lasta diktatoro de Eŭropo, mi — la lasta diktatoro en Latina Ameriko; ili demonigas nin, ĉar ni havas nian memstaran, de neniu dependan politikon“[1]
Biografio
Lukaŝenko studis agrikulturon en akademio Mahiljoŭ same kiel historion en Pedagogia Altlernejo. Ekde 1975 ĝis 1977 li laboris kiel instruktoro ĉe la sovetuniaj limgardaj trupoj en Brest. Poste li iĝis sekretario de KPSU kaj direktoro de sovĥozo. Dum la puĉo kontraŭ Miĥail Gorbaĉov li apogis la puĉistojn en 1991.
Post kiam oni elektis lin prezidento de Belorusio en 1994, li forte subpremis la neamikajn mediojn. Li estis inter nedemokratiaj cirkonstancoj denove elektita al prezidento (lastfoje en 2010). Dum lia unua elekto je presidanta posteno, en unua etapo li ricevis 44, 82 % de voĉoj, en dua etapo - 81%. 20-an de julio 1994. Li proponis referendumon (14-an de majo 1995) kun demandojn pri ŝtataj simboloj de Belorusio, pri aldono al rusa lingvo nivelo de ŝtata lingvo, pri ekonomika kunligo kun Rusio. En ĉiu demando li ricevis subtenon de elektantojn. Li partoprenis en subskribo de kontrakto inter Rusio, Belorusio, Kazaĥio kaj Kirgizio pri profundigo de integrado en ekonomikaj kaj sociaj aferoj. Kune kun rusa prezidento Jelcin li subskribis kontrakton pri unio de Belorusio kaj Rusio (2-an de majo 1996. Tuj poste li proponis referendumon (24-an de novembro 1996) kun demandoj pri ŝanĝoj en konstitucio, rajto pri propreco je tero, ŝanĝo de dato de festo: "Tago de sendependeco", rilatoj de elektantoj al konservo de mortiga puno. Laŭ rezultoj de referendumo - ŝanĝoj de konstitucio - li komencis novan 5-jaran oficperiodon kiel prezidento. Multfoje li proponis doni al rezultoj de referendumo leĝodonan rajton. US kaj EU tamen rifuzis akcepti la legitimecon de la referendumo, pro mankado al la reguloj de veraj demokrataj balotoj.[2][3]
Dum la sekvaj prezidantaj elektoj en la jaro 2001 li estis dua fojo elektita. En 2004 je referendumo (17-an de oktobro 2004), laŭ oficialaj faktoj ricevinte 77,3% de voĉoj, li ekhavis rajton partopreni en la sekvaj prezidantaj elektoj. Dum prezidantaj ekektoj en la jaro 2006 Lukaŝenko estis reelektita kiel prezidanto tria fojo, ricevinte laŭ oficialaj kalkuloj 83% de voĉoj. Laŭ itogoj de elektoj en la jaro 2010, li konservis sian prezidentan postenon kaj estis reelektita jam kvaran fojon. Li estas akre kritikata en belorusiaj kaj alilandaj komunumaj kaj politikaj grupoj pro rompo de okcidentaj normoj de politika libereco, kio kondukis al mallaŭdo kaj politika izolado de Belorusio de flanko de okcidentaj landoj. Samtempe li estas populara en sia lando kaj en kelkaj landoj de eks-Sovetunio pro socie respondeca reĝimo kun kreskanta varproduktado, kiun li sukcesis konstrui en sia lando[mankas fonto].
Lukaŝenko estas edziĝinta (ekde 1975), havas tri filojn, la lastan - kun kromedzino Irina, iama kuracistino de A. Lukaŝenka.
Antaŭe: | Prezidanto de Belorusio | Poste: |
---|---|---|
Unua en prezidanta ofico | 20-a de julio 1994 - |
Referencoj
- ↑ Президент Беларуси посетил Венесуэлу (Prezidento de Belorusio vizitis Venezuelon)
- ↑ . BBC News:Observers deplore Belarus vote (Observantoj bedaŭras belorusian voĉdonon) (angle). British Broadcasting Company (18 octobro 2004). Kontrolita en 2013.
- ↑ http://www.rec.gov.by/sites/default/files/pdf/Archive-Referenda-1996-Soob.pdf (ruse)
Eksteraj ligiloj
|