Andrej Sanikovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Sanikovo
Beloruse Андрэй Саннікаў
Persona informo
Андрэй Алегавіч Саннікаў
Naskiĝo la  8-an de marto 1954(nun 1954-03-08) (70‑jara)
en Minsko
Lingvoj belorusa vd
Loĝloko Minsko vd
Ŝtataneco BelorusioSovetunio vd
Alma mater Minska Ŝtata Lingvistika Universitato vd
Familio
Gefratoj Irina Bogdanova vd
Edz(in)o Irina Ĥalip
Profesio
Okupo diplomato • aktivulo • politikisto vd
Laborkampo diplomatiopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrej Sanikovo, (Beloruse Андрэй Саннікаў), naskiĝis la 8-an de marto 1954 en Minsko, BSSR, estas belorusa politika kaj socia aktivisto, kunordiganto de publika programo "Eŭropa Belorusio". Li estis kandidato por la prezidanteco en 2010.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Minsk. Lia patro estas Aleh Sannikaŭ, la patrino estas Alla Sannikava. Lia avo estas Kanstantin Sannikaŭ, kiu estas belorusa reĝisoro[1] kaj Popola Artisto de la BSSR, unu el la fondintoj de la Nacia Janka Kupala Teatro[2].

En 1971, Sanikovo estis diplomita en la 42-a Minska lernejo, en 1977 li estis diplomita en la traduka fako de la Minska Ŝtata Instituto de Fremdaj Lingvoj. En Pakistano kaj Egiptio li laboris en la olea entrepreno kaj la konstruo de aluminia uzino. Li laboris ĉe la Societo por Amikeco kun Fremdaj Landoj en 1980-1981, respektive.

En 1989 li estis diplomita en la Diplomatia Akademio de Ministerio de Eksteraj Aferoj de USSR en Moskvo.

Krom belorusa kaj rusa lingvo, li ankaŭ flue parolas angle kaj france. Li edziĝis la belorusan ĵurnaliston Irina Ĥalip kaj havis du filojn kune kun ŝi.

Publika servo kaj politika aktiveco[redakti | redakti fonton]

En 1982-1987 li laboris en Nov-Jorko en UN Sekretariejo. En 1992-1995 li estris la belorusan delegacion ĉe la Konferenco pri Konvencioj pri la Nuklea Malarmado, kun la rajto subskribi nome de la lando[3].

En 1993-1995 Andrej Sanikovo laboris kiel konsilanto de la reprezento de la Respubliko de Belorusio en Svislando. En 1995-1996, la Deputita Ministro de Eksteraj Aferoj de Belorusio. Li havis la rangon de Ambasadoro Eksterordinara kaj plenipotenciaria.

En novembro 1996, antaŭ la referendumo li rezignis proteste.

En novembro 1997 Andrej Sanikovo iniciatis la "Ĉarto 97", kiu fariĝis internacia fokusa punkto de ĉi tiu civila iniciato.

En 1998, kune kun Henadz Karpenka, li kreis la Kunordigan Konsilion de Demokratiaj Fortoj de Belorusio.

En 2008 Andrej Sanikovo, kune kun Viktar Ivaŝkeviĉ, Miĥail Mariniĉ kaj aliaj politikistoj komencis civilan kampanjon "Eŭropa Belorusio"[4], kiu celas enirigi Belorusion al la Eŭropa Unio.

En la printempo de 2010 Sanikovo anoncis sian intencon kandidatiĝi en prezidantaj elektoj[5].

La 14-an de Majo 2011 Andrej Sanikovo estis kondamnita al kvin jaroj de malliberejo[6]. La 14-an de Aprilo 2012, li estis liberigita.[7].

Sociaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]

En 1998-2002 - Gvidanto de la Nacia Universitato de neformala edukado kaj eduka projekto.

2005 - estis venkinto de la Internacia Premio de Bruno Kreisky en la protekto de homaj rajtoj[8].

Notoj kaj faktoj[redakti | redakti fonton]