Alessandro Cagliostro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alessandro Cagliostro
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1743 (1743-06-02)
en Palermo
Morto 26-an de aŭgusto 1795 (1795-08-26) (52-jaraĝa)
en San Leo
Lingvoj itala
Familio
Edz(in)o Seraphina Cagliostro
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Alessandro CAGLIOSTRO, vere Giuseppe Balsamo (naskiĝinta en junio 1743 en Palermo, mortinta la 26-an de aŭgusto 1795 en San Leo) estis itala aventuristo kaj alkemiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel junulo li trejnitis ĉe apotekisto. Dum tiu tempo li lernis multegon pri kemio kaj medicino kaj iĝis unu el la plej grandaj ĉarlatanoj siatempe.

Liaj fraŭdoj etendiĝis de falsigoj ĝis aŭgurado kaj li prezentis sin ekzemple kiel kuraciston, hipnotikiston aŭ fondinton de framasona ordeno religia. Akompanite de sia edzino li vojaĝis tra tuta Eŭropo por oferti siajn servojn kaj varojn, antaŭ ĉio sian junuleckonservan eliksiron.

Ĉe la kortego de Ludoviko la 16-a (Francio) li baldaŭ iĝis persono bone konata. Viktimoj de liaj manipulaciadoj estis i.a. nobeloj kiuj ĉiam denove promesis helpon kaj donis subtenojn malgraŭ ripetita senmaskigo de liaj mistifikadoj kaj friponadoj. Pro partopreno en la krimkazo pri la kolĉeno de la reĝino en 1785-86 (L'affaire du collier de la reine) li eĉ enkarcerigitis en Bastille.

En 1789 li reiris al Italujo, arestitis en Romo fare de la Inkvizicio kaj kondamnitis je morto pro herezo. En 1791 la puno ŝanĝitis en punon pri dumviva enkarcerigo. Li mortis en la malliberejo.

Trakto artista[redakti | redakti fonton]

La franca verkisto Alexandre Dumas (patro) igis Cagliostro-n ĉeffiguro de la unua volumo de sia romana serio Mémoires d’un médecin kun la titolo Joseph Balsamo (1846-1848). Sekvis prilaboroj de aliaj artistoj koncerne la vivon de Cagliostro.

Li aperis ĉe Der Geisterseher de Friedrich von Schiller aŭ ĉe Der Groß-Kophta de Johann Wolfgang von Goethe. Elisa von der Recke verkis en 1787 la raciisman pamfleton Nachricht von des berüchtigten Cagliostro Aufenthalt in Mitau im Jahre 1779 und dessen magischen Operationen. Lev Tolstoj skribis en 1921 la fantastikan historion Grafo Cagliostro. Umberto Eco aperigis Cagliostro en la libro Il pendolo de Foucault kaj Robert Anton Wilson en la romana ciklo Die Illuminaten-Chroniken. La historio Die Geburt des Antichrist (1921) de Leo Perutz temas pri la gepatroj de Cagliostro kaj de iliaj filo.

Same Rudolf Harms rakontas en Cagliostro. Der Lebensroman eines genialen Schwindlers (1960) ties vivon. En la komiksa serio Spawn de Todd McFarlane aperas figuro nome Nicholas Cogliostro kiel mentoro de Spawn. En la rakonto Der Sandmann komparas E.T.A. Hoffmann la figuron de profesoro Spalanzani kun Cagliostro kaj Sophie von La Roche taglibre rakontis pri persona renkontiĝo kun li.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]