Alexandre Kojève

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexandre Kojève
Persona informo
Alexandre Kojève
Naskonomo Александр Владимирович Кожевников
Naskiĝo 28-an de aprilo 1902 (1902-04-28)
en Moskvo
Morto 4-an de junio 1968 (1968-06-04) (66-jaraĝa)
en Bruselo
Tombo Evere vd
Lingvoj rusafrancagermanaangla vd
Ŝtataneco FrancioRusia Imperio vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Familio
Parencoj Vasilij Kandinskij vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • politikisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexandre KOJÈVE (1902 – 1968) estis franca rusdevena filozofo kaj politikisto, kies filozofiaj seminarioj havis grandegan influon sur la franca filozofio, precipe per sia integriĝo de hegelismaj konceptoj en la eŭropa filozofio de la 20-a jarcento. Kiel ŝtatisto en la franca registaro, li estis grava en la formado de la Eŭropa Unio.

Li naskiĝis en riĉa familio en la fino de la Rusa Imperio. Kojève diplomiĝis ĉe Universitato Humboldt de Berlino kaj Universitato de Heidelberg, Germanio. En Heidelberg li doktoriĝis per disertacio pri rusa filozofo Vladimir Soloviev.

Kojève moviĝis al Francio en 1933. Post la Dua Mondmilito li laboris en la franca Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj kiel unu el la ĉefaj planistoj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo.