Alojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alojoj)

Alojo estas kunmiksaĵo, aŭ en solvaĵokemia kombinaĵo, de du aŭ pli elementoj el kiu almenaŭ unu estas metalo. Alojo kun du komponantoj nomiĝas binara alojo; tiu kun tri estas terciara alojo; tiu kun kvar estas kvaternara alojo. La rezulto estas substanco kun ecoj malsamaj de tiuj de ties komponantoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Alojoj kutime dezajniĝas havi ecojn kiuj estas pli dezirindaj ol tiuj de iliaj komponantoj. Ekzemple, ŝtalo estas pli fortika ol fero, unu de sia elementoj; latuno estas pli daŭriva ol kupro, kaj pli alloga ol zinko. Sed estas sciate ke multaj gravaj alojoj havas ecojn kiuj ne estas facile antaŭdireblaj baze de iliaj komponantoj. Ekzemple, kaj kupro kaj nikelo bone konduktas elektron, sed formas alojon kiu ne bone konduktas elektron, kiu faras ĝin utila por elektra rezistiva drato.

La metodoj formi alojojn estas variaj. En la likva stato, plej multaj metaloj estas solveblaj unu en la alia kaj alojado kutime implikas fandado; tamen alojado per traktado en la solida stato sen fandado estas farebla per pulvora metalurgio. Kiam fandaj alojoj solidiĝas, la komponantoj povas resti solvita aŭ ili povas apartigi en solidaj miksaĵoj de regionetoj aŭ eĉ grajnoj de varia koncentreco. Estas multaj eblecoj formi alojojn kaj multaj el ili povas montriĝi per fazaj diagramoj, sed aliaj dependas de plua formado en la solida stato.

Malsame al puraj metaloj, multaj alojoj ne havas unuopan fandan punkton. Anstataŭe, ili havas fandan amplekson ene de kiu la materialo estas miksaĵo de solidaj kaj likvaj fazoj. La temperaturo je kiu fandado komencas nomiĝas soliduso*, kaj tiu je kiu fandado kompletiĝas nomiĝas likvuso*. Alojo kun unuopa fanda punkto nomiĝas eŭtekta miksaĵo.

Foje alojo estas nomita laŭ la baza metalo, kiel " 14 karata oro", kiu estas alojo de oro kaj aliaj elementoj. La sama veras por arĝento uzita en juveloj kaj aluminio uzita strukture.

Listo de alojoj[redakti | redakti fonton]

Alojoj inkludas:

Kelkaj alojoj[redakti | redakti fonton]

Zamako aŭ origine Zamak (iam registrita marko kiel ZAMAK[1] and also known as Zamac) estas familio de alojoj kun baza metalo zinko kaj alojaj elementoj de aluminio, magnezio, kaj kupro.

Novaj vortoj[redakti | redakti fonton]

  • soliduso = temperaturo je kiu alojo komencas fandi.
  • likvuso = temperaturo je kiu alojo tute fandiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]