Amara kardamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
amara kardamino
Cardamine amara IP0105025.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Kardamino’’ Cardamine
Specio: C. amara’’’
' Cardamine amara '
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La amara kardamino[1], kardamino amara[2], kreso amara[2] (latine Cardamine amara) estas plantspecio el la genro de la kardaminoj (Cardamine) en la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

infloresko kun floro kaj juna silikvo.
kvarnombra floro.

Habitato kaj folioj[redakti | redakti fonton]

La amara kardamino kreskas kiel plurjara herbo.[3][4] la kuŝanta tigo havas bazajn foliojn kaj stolonoj kun radikoj.[4] En printempo de la sekvanta jaro formiĝas vertikale kreskantaj sulkigitaj tigoj kun multaj folioj. Ili atingas altecom de 10 ĝis 60 cm.[5] La plej ofte sendisbranĉita tigo estas kalva aŭ hararkovrata kaj eĝa kaj interne troviĝas medolon.[5] [3][4]

La alterne starantaj folioj havas tigetojn. La foliplato ests nepare pinata kaj konsistas kelkfoje el ĝis ok paroj da folietoj. [4][5]

Floroj, infloresko, fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

Du ĝis tridek floroj[4] staras kune je la fino de la tigo en komence mallongaj, ŝirmilgrapolaj kiuj fariĝas je fruktmaturiĝo maldensaj grapolaj infloreskoj. La duseksaj floroj estas kvarnombraj kun duobla involukro. La kvar sepaloj estas ovformaj kaj verdaj. La kvar blankece kaj malofte rozekoloraj petaloj estas 7 ĝis 12 mm longaj, tial trioble pli grandaj ol la sepaloj.[3] La floroj entenas ses stamenoj kun violkoloraj anteroj [3] (distingilo al la simila oficina nasturtio [6]). La planto floras de aprilo ĝis julio.[4]

La silikvoj havas longecon de 2 ĝis 4 cm kaj diametron de 1 ĝis 2 mm.[5] La semoj kuŝas en ĉiu kamero en unu vico.[5] La du valvoj malfermiĝas tuj antaŭ la maturiĝo aŭ ĉe tuŝo eksplodforme kunvolvante kaj la semoj estas elĵetitaj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La amara kardamino hejmiĝas en Eŭropo kaj okcidenta Azio [5] und kommt in Mitteleuropa ziemlich häufig vor.[7] Ĝi preferas kreski en ebenaj kaj montetaraj regionoj[8] kelkfoje ĝis supalpecaj regionoj[5] . Ĝi preferas akvo- kaj nutraĵriĉan loman – argilan grundon. Ĝi troviĝas tial ofte en fontaj areoj, arbaraj marĉoj fosaĵoj kaj marĉalnaroj. Ofte ĝi aperas krantkvante, ĉar la planto formas stolonojn.[9][7]

Enhavosubstanco[redakti | redakti fonton]

La planto havas altan kvanton da Vitamino C. Tial ĝi estis uzata kiel saniga rimedo kontraŭ skorbuto. Krome la planto enhavas la sinapglikozido glukoklearino, el kiu fariĝas butilsinapoleo. Tio kaŭzas la amaran guston de la planto.[10][11] [9].

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Cardamine amara okazis en 1753 fare de Karolo Lineo enn Species Plantarum.[12] sinonimo por Cardamine amara L. estas Cardamine umbrosa Lej. kaj Cardamine wiedemanniana Boiss.[13]

La genronomo Cardamine venas de la greka vorto κάςδαμων (kárdamon), kiu signifas „kreso“.

La amara kadamino estas dividita en jenaj subspecioj:[14]

  • Cardamine amara L. subsp. amara: vaste disvastigita en Eŭropo, krom en Iberio kaj partoj de Balkanio.
  • Cardamine amara subsp. austriaca Marhold: en la alpaj landoj (Aŭstrio, Ĉrĥio, Germanujo, Svislando, Italujo kaj Slovenujo).[15]
  • Cardamine amara subsp. balcanica Marhold, Ančev & Kit Tan (Syn. Cardamine barbaraeoides auct.): en sudokcidenta Bulgarujo, nordorienta Grekujo,[16] en Makedonio kaj la suda Serbujo.[17]
  • Cardamine amara subsp. opicii (J. Presl & C. Presl) Čelak.: in den Karpathen (Tschechien, Polen, Rumänien, Slowakei, Ukraine).[18]
  • Cardamine amara subsp. pyrenaea Sennen: en la francaj kaj hispanaj pireneoj.[19]

La subspecio austriaca estas la sola kvarploida kun kromozomnombro de 2n = 32.[15] La aliaj subspecioj amara, balcanica, opicii kaj pyrenaea estas duploidaj kun kromozomnombro de 2n = 16.[16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. amara kardamino en vortaro.net
  2. 2,0 2,1 W.F. Pilger. Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo. Arkivita el la originalo je 2015-03-10.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Ŝablono:BibISBN
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Ŝablono:BibISBN
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 Konrad Lauber, Gerhart Wagner, André Michel. (1998) “653. Cardamine amara”, Flora Helvetica. Bern: Paul Haupt, p. 358. ISBN 3-258-05735-4.
  6. Dietmar Aichele, Marianne Golte-Bechtle. (2005) Was blüht denn da?. Stuttgart: Franckh-Kosmos. ISBN 3-440-10212-2.
  7. 7,0 7,1 Ŝablono:BibISBN
  8. Amara kardamino. W: FloraWeb.de. germane
  9. 9,0 9,1 Ŝablono:BibISBN
  10. Ŝablono:RömppOnline
  11. Gartenkresse Lepidium sativum (PDF; 680 kB). Pädagogische Hochschule Karlsruhe.
  12. Carl von Linné: Species Plantarum. Band 2, Lars Salvius, Stockholm 1753, S. 656, Ŝablono:Digitalisat.
  13. Amara kardamino ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  14. Karol Marhold: Brassicaceae. In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Berlin 2011, Internet-Veröffentlichung, Zugriff am 25. November 2011
  15. 15,0 15,1 Karol Marhold: Taxonomic evaluation of the tetraploid populations of Cardamine amara (Brassicaceae) from the Eastern Alps and adjacent areas. In: Botanica Helvetica. Band 109, Nr. 1, 1999, S. 67–84, DOI:10.5169/seals-73287.
  16. 16,0 16,1 Karol Marhold, Minčo E. Ančev, Kit Tan: A new subspecies of Cardamine amara (Brassicaceae) from Bulgaria and Greece. In: Annales Botanici Fennici. Band 33, Nr. 3, 1996, S. 199–204 (PDF-Datei).
  17. Gordana Tomović, Dmitar Lakušić, Vladimir Randelović, Karol Marhold: Cardamine amara (Brassicaceae) in Serbia and Republic of Macedonia. In: Biologia (Bratislava). Band 64, Nr. 6, 2009, S. 1095–1099, DOI: 10.2478/s11756-009-0182-8 (PDF-Datei).
  18. Karol Marhold: Taxonomy of the genus Cardamine L. (Cruciferae) in the Carpathians and Pannonia. II. Cardamine amara L. In: Folia Geobotanioca et Phytotaxonomica. Band 30, Nr. 1, 1995, S. 63–80, DOI: 10.1007/BF02813221 (PDF-Datei).
  19. Judita Lihová, Karol Marhold, K., Barbara Neuffer: Taxonomy of Cardamine amara (Cruciferae) in the Iberian Peninsula. In: Taxon. Band 49, Nr. 4, 2000, S. 747–763 (JSTOR,PDF-Datei).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]