Amfibioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amfibioj
Troveblo de fosilioj: karbonio - ĉi-epoko
rano (Litoria caerulea)
rano (Litoria caerulea)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Superklaso: Kvarpieduloj Tetrapoda
Klaso: Amfibioj Amphibia
Lineo, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Amfibioj estas klaso de la vertebruloj.[1] Ili estas pojkilotermaj[2]

Ili havas 4 piedojn kun ĝenerale 4 fingroj sur la unua, kun 5 fingroj sur la lasta kruro. Ili havas eble naĝmembranojn inter la fingroj.

Ilia korpo estas diversa. Ilia haŭto estas senhara kaj entenas multajn glandojn, kiuj igas la surfacon glita. Kelkaj havas eĉ venen-glandojn.

Ili kapo estas moveble ligiĝas al la vertebraro, la pelva kaj ŝultra zono estas relative bone evoluinta.

En la buŝo troviĝas alkreskitaj, pintaj dentoj, kiuj servas nur kapti la predon. Ĉe kelkaj amfibioj la glando riĉa lango estas elĵetebla, ĉe aliaj ĝi kreskis al la bazo de la buŝkavo. La digesta sistemo finiĝas per kloako.

La spirorgano estas pulmo, sed gravas la trahaŭta spirado. Ĉe kelkaj bestoj, la trakeo iĝis voĉo-eliga organo.

La seksaj glandoj estas paraj, ili havas eksterkorpan fekundigon. Ilia evoluo estas trasformiĝo de la larvo – vivanta en akvo, spiranta per branko – ĝis plenkreskulo. La koro havas du atriojn, la la dispartigita kora ventriklo enhavas miksitan sangon. Ili havas du sangocirklojn kaj nekonstantan korpotemperaturon.

Ili vivas en humidaj lokoj (kaverno, tero, inter arboj subtropike), akvoj; sed ne ekzistas specio en la maro. La specioj de la kontinenta zono vintrodormas subtere.

Plej malgranda amfibio estas Paedophryne amauensis.[3] Plej granda, nuna amfibio estas Andrias davidianus.[4]


Sistematiko

Ili havas tri vivantajn ordojn:[5]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-biologio

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Płazy en la pola Vikipedio.