Amri Wandel
Amri Wandel | |
---|---|
Amri Wandel en aprilo 2005 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1954 en Tel-Avivo |
Lingvoj | Esperanto • hebrea |
Nacieco | israela |
Ŝtataneco | Israelo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1974–) |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | vidu la liston tekste |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |
Amri WANDEL (naskiĝis en 1954) estas israela esperantisto. Profesie li estas doktoro (supera sciencisto) pri astrofiziko en la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj gastprofesoro en UCLA. Amri Wandel estas specialisto pri aktivaj galaksioj nigraj truoj kaj astrobiologio, kaj estas membro de la Internacia Astronomia Unio. Li doktoriĝis pri astrofiziko en Stony Brook, Novjorko, estis docento en la universitatoj de Princeton, Marilando kaj Universitato Stanford. Kun sia familio li loĝas en Israelo.
Agado en la Esperanto-komunumo
Amri Wandel aktivis en la Junulara Esperanto-Ligo Israela [1] en la 1970-aj jaroj, estis Estrarano de TEJO (de 1977) kaj TEJO-prezidanto (1981-1983) kaj honora prezidanto. Li estas prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo (1990-1996, 2009 ĝis nun). Krome li funkcias/funkciis kiel Komitatano de UEA ekde 1989, estrarano de UEA en la periodoj 1995-1998, 2004-2007 kaj 2010-2013, ekde 2007 estas sekretario de IKU, kaj estas fondinto kaj rektoro de la Internacia Vintra Universitato [2]. Nacie krome li aktivis kiel organizanto kaj prezidanto de la LKK de la UK en Tel Avivo en 2000, kaj plu aktivas kiel redaktoro de la periodaĵo Israela Esperantisto (ekde 2009) [3]
Aldone Amri Wandel estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992, profesoro kaj vic-senatano en la Akademio Internacia de la Sciencoj.
Verkoj
- Venis Vespero (Infanlibro, tradukita el la hebrea, Palo Alto 1988)
- La Krabo kiu ludis kun la Maro (infanlibro, tradukita de Rudyard Kipling, Edistudio 1993, premiiĝis "infanlibro de la jaro")
- La Kosmo kaj Ni (baza lernolibro pri astronomio, kun David Galadí-Enríquez, FEL 2001 dua eldono 2005, gajnis la premion Pirlot)
- Redaktis la sonkasedojn "Israelo Kantas" (1982) kaj "Israelo ne ĉesas kanti" (1992) kaj la KDn "Venu Paco" (2001) kaj "Kanti gefratoj kune" (2011) de hebreaj kaj jidaj kantoj, tradukis plurajn kantojn en ili.
- Kunverkinto de la hejma vortaro (hebrelingvaj terminoj)
- Kunverkinto de la Nova PIV (terminoj pri astrofiziko)
- "Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato" en La Arto Labori Kune, (2010), red. U.Lins kaj D.Blanke, eld. UEA.
- Scienca redaktoro de "Origino de la vivo sur la Tero" de Nikolao Gudskov (Moskvo: Impeto, 2011) [4]
- Universitata 33-leciona video-kurso pri Astronomio kaj Astrofiziko en Universitato de Esperanto [5]
- Redaktis la jenajn librojn de Internacia Kongresa Universitato
IKU-libro 1998 IKU-libro 2005 IKU-libro 2006 IKU-libro 2007 IKU-libro 2011 kaj IKU-libro 2013.
Prelegoj
- La spacmisio al Marso [4]
- Eklipso 1999 : la lasta suneklipso de la jarmilo (speciala prelego en la 84a UK 1999)
- "Esperanto en la ombro de la angla" en la Esperantologia konferenco, Havano 2010, [6]
- Internacia Kongresa Universitato prelegoj
- 1985 Jen Nia Universo [5]
- 1987 De Koperniko ghis Einstein : la evoluo de moderna astronomio
- 1992 La Universo kaj moderna astrofiziko
- 1995 Enkonduko en Astrofizikon kaj Astronomion (AIS-IKU kurso, kun H.M. Maitzen)
- 1998 Ĉu ni estas solaj ? La serĉo de ekstertera civilizacio [6]
- 2000 Ses tagoj de kreado : de la praeksplodo ghis la homo
- 2001 SETI : dialogo kun ekstertera kulturo
- 2002 La Inkaa astronomio [7]
- 2004 Supernovaoj : la plej grandaj eksplodoj en la Universo
- 2005 – La Lakta vojo – nia hejmo en la universo (AIS-IKU kurso, kun H.M. Maitzen)[8]
- 2007 - Orienta Astronomio: Gasto-steloj en la Lakta Fervojo (AIS-IKU kurso) [9]
- 2009 - Teleskopoj: de Galileo ĝis Hubble (AIS-IKU kurso) [10]
- 2011 - SETI post 50 jaroj - astrobiologio kaj serchado de ekstertera inteligenteco (AIS-IKU kurso) [11]
- 2013 - Auroro - la nordia lumo
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ http://www.esperanto.org.il/jeli.html
- ↑ http://www.internacia-festivalo.de/30a-2013/fotoj/30-IVU-prelegoj.pdf
- ↑ [1]
- ↑ Ŝablono:Pejnejo en Internacia Kongresa Universitato de 82-a UK 1997
- ↑ Ankaŭ aperis en: Heroldo de Esperanto, 1987, n-ro 2 (1773), p. 3; n-ro 3 (1774), p. 3.
- ↑ http://uea.org/pdf/IKU1998.pdf
- ↑ IKU-libro 2002
- ↑ IKU-libro 2005
- ↑ IKU-libro 2007
- ↑ [2]
- ↑ [3]
Eksteraj ligiloj
- Persona TTTejo
- Amri Wandel en la TTT-ejo de AEK
- retejo de la Hebrea Universitato de Jerusalemo
- kurso en la Univ. de Jerusalemo
- kurso en la Univ. de Los Anĝeleso
- retejo de la Esperanto-Ligo en Israelo
- retejo de la UK 2000 en Tel Avivo
- artikolo "Amri Wandel volas aktivigi landajn asociojn kaj varbi membrojn en la reto" de marto 2010 en la retejo libera folio
- UEA-retejo pri la Internacia Kongresa Universitato