André-Marie Ampère

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andre Marie AMPERE)
Jump to navigation Jump to search
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ampére.
André Marie Ampère
André Marie
André Marie Ampère
Persona informo
NomoAndré Marie Ampère
Dato de naskiĝo20-a de januaro 1775
Loko de naskiĝoPoleymieux-au-Mont-d'Or
Dato de morto10-a de junio 1836
Loko de mortoMarsejlo
Okupojfizikisto, matematikisto, inĝeniero kaj filozofo [#]
Aĝo je morto61
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

André Marie Ampère ([andre mari amper] ; naskiĝis la 20-an de januaro 1775, en Poleymieux-au-Mont-d'Or, mortis la 10-an de junio 1836, en Marsejlo) estis franca fizikisto, matematikisto, inĝeniero kaj filozofo.

Kiel infano li neniam vizitis lernejon, sed estis instruata de sia patro, kiu estis riĉa komercisto. Li fariĝis instruisto, poste profesoro pri matematiko en la Franca Politeknika Lernejo de Parizo kaj ekde 1826 li laboris kiel profesoro pri fiziko en la Collège de France. Jam ekde la jaro 1802 li estis membro de la Akademio de Sciencoj de Francio.

Ampère (aŭ Ampero, esperante) estas konsiderata unu el la malkovrintoj de la elektromagnetismo. Krome li eltrovis multajn novajn sciojn en la matematiko kaj la kemio, ankaŭ okupiĝis pri biologio kaj filozofio. La mezurunuo de la kurentointenso estas nomata laŭ li: ĝi fakte nomiĝas ampero.

Li, kiel aliaj saĝuloj de sia tempo, ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj eĉ kreis projekton de apriora lingvo, kiun oni konas iomete per sia korespondado.


Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

Statuo de André-Marie Ampère, sur la placo Ampère en Liono

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « André-Marie Ampère » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]