Andrea Dworkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Dworkin
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1946 (1946-09-26)
en Camden, Nov-Ĵerzejo,  Usono
Morto 9-an de aprilo 2005 (2005-04-09) (58-jaraĝa)
en Vaŝingtono,  Usono
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Bennington College • Cherry Hill High School West
Subskribo Andrea Dworkin
Familio
Edz(in)o John Stoltenberg
Okupo
Okupo eseisto • romanisto • literaturkritikisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • ĵurnalistoverkisto
TTT
Retejo http://www.isiswomen.org/wia/wia398/vaw00006.html
vdr

Andrea Rita DWORKIN (26a de Septembro, 1946 – 9a de Aprilo, 2005) estis usona radikala feminisma verkistino kaj aktivulo plej bone konata pro sia analizo de pornografio. Ŝiaj feminismaj verkoj, ekde 1974, etendiĝis dum 30 jaroj. Ili troviĝas en dekduo da verkoj: naŭ libroj de nefikcio, du romanoj, kaj kolekto de noveloj. Alia tri volumoj estis kunverkitaj aŭ kuneldonitaj kun profesoro de usona konstitucia juro kaj feminisma aktivulino, Catharine A. MacKinnon.

La centra celo de la verkaro de Dworkin estas analizo de la okcidentaj socio, kulturo kaj politiko tra la prismo de la seksa perforto fare de viroj kontraŭ virinoj en patriarkeca kunteksto. Ŝi verkis pri ampleksa gamo de temoj kiel pri la vivoj de Johanino de Arko,[1] Margaret Papandreou,[2] kaj Nicole Brown Simpson;[3] ŝi analizia la literaturon de Charlotte Brontë,[4] Jean Rhys,[5] Lev Tolstoj, Kōbō Abe, Tennessee Williams, James Baldwin, kaj Isaac Bashevis Singer;[6] ŝi uzis sian propran radikalan feminisman vidpunkton al sia ekzamenado de temoj historie verkitaj aŭ priskribitaj el vira vidpunkto, kiel ferakontoj, samseksemo,[7] lesbismo,[8] virgeco,[9] antisemitismo kaj la ŝtato Israelo,[10] Holokaŭsto, biologia supereco,[11] kaj rasismo.[12] Ŝi esploris premisojn sub konceptoj kiel gazetlibereco[13] kaj civilaj liberecoj.[14] Ŝi teoriigis pri la seksa politiko de spionado,[15] timo, kuraĝo,[16] kaj integreco.[17] Ŝi priskribis la politikan ideologion de maskla supremaciismo montrata en kaj konstituita per perforto,[18] frapado,[19] prostituo,[20] kaj pornografio.[21]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]