Andrei Mureșanu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrei Mureșanu
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1816 (1816-11-16)
en Bistrița
Morto 24-an de oktobro 1863 (1863-10-24) (46-jaraĝa)
en Braŝovo
Lingvoj rumanapola
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo poeto • verkistotradukistokomponistoĵurnalisto • politika aktivisto
vdr

Andrei MUREȘANU (naskiĝinta la 16-an de novembro 1816 en Bistritz, mortinta la 12-an de oktobro 1863 en BrașovSibiu[1]) estis rumana poeto kaj revoluciulo.

Andrei Mureșanu

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1825 la filo de entreprenisto frekventis la gimnazion de la piaristoj en sia naskiĝurbo kaj studis ekde 1832 filozofion kaj grek-katolikan teologion en Blaj ĉe Timotei Cipariu kaj George Bariț. En 1838 li ekdocentis en Braŝovo. Ekde 1839 li publikigis artikolojn kaj poeziaĵjn en la gazeto Foaie pentru minte, inimă și literatură de George Bariț. Mureșanu tradukis verkojn de multaj germanlingvaj verkistoj, ekz. de Friedrich Schiller, Christoph Martin Wieland, Gottfried August Bürger kaj Jean Paul.

Li ankaŭ politike aktivis favorante ne liberalismajn sed naciemajn ideojn.[2] En 1848 li partoprenis la revolucion estante delegito de la urbo Braŝovo ĉe la granda popola asembleo en majo 1848 je Blaj. Tiutempe li verkis la tuj populariĝantan poemon Deșteaptă-te, române! kiu ekde 1989 estas la nacia himno de Rumanujo.

En 1848/49 li ree publikigis ĉe Bariț. Printempe li fuĝis al Ploiești antaŭ pluiro Bukovinon. Post la revolucio de 1848 li laboris kiel tradukisto en Sibiu kaj ĵurnalistis por Telegraful Roman. Ekde 1862 li eldonis antologion poeman.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Simpatie la Viena; 1839
  • Un rămas bun de la Brașov; 1840
  • Cele două căpățâni goale; 1843
  • O privire peste lume; 1845
  • Un răsunet; alinomo je Deșteaptă-te, române!; 1848
  • Omul frumos; 1849
  • Către martirii români din 1848–1849; 1850
  • Eremitul din Carpați; 1854
  • Mintea
  • Glasul unui român

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Szinnyei József: Magyar írók élete és munkái"
  2. Emanuel Turczynski: Von der Aŭfklärung zum Frühliberalismus: Politische Trägergruppen und deren Forderungskatalog in Rumänien. Göttingen, 1995. ISBN 3-486-52781-9, p. 175.
  3. "Encyclopedia of Revolutions of 1848"[rompita ligilo]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]