Andrej Lunjov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andreij Lunjov)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Andrej Lunjov
en 2017
en 2017
Personaj informoj
Naskiĝo 13-an de novembro 1991 (1991-11-13) (27-jara)
en Moskvo
Ŝtataneco Rusio
Profesio futbalisto
v  d  r
Information icon.svg

Andrej Lunjov aŭ plennome Andrej Jevgenjeviĉ Lunjov - cirile Андрей Евгеньевич Лунёв, angle latinliterigata Andrey Yevgenyevich Lunyov - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 13-an de novembro 1991(nun 1991-11-13) en Moskvo, do nun estas 27-jara.

Ekde la jaro 2017 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo. Krome Andrej Lunjov same ekde la jaro 2017 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "12".