Denis Ĉerjŝev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denis Ĉerjŝev
en 2014
en 2014
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1990 (1990-12-26) (33-jaraĝa)
en Niĵnij Novgorod
Lingvoj hispanarusa
Ŝtataneco RusioHispanio
Familio
Patro Dmitri Cheryshev
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Denis Ĉerjŝev aŭ plennome Denis Dmitrijeviĉ Ĉerjŝev - cirile Денис Дмитриевич Черышев, angle latinliterigata Denis Dmitriyevich Cheryshev - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  26-an de decembro 1990(nun 1990-12-26), do nun estas 33-jara.

Naskiĝinta en Niĵnij Novgorod, tiam en Sovetunio, li rapide translokiĝis al Hispanio kaj komencis sian futbalan karieron en la aĝo de kvin jaroj kadre de la klubo Real Sporting de Gijón, kie lia patro Dmitrij tiam profesie ludis futbalon en la unua vira teamo. De 2000 ĝis 2002 li junule aktivis en la klubo Burgos Club de Fútbol, kaj de tiam, do intertempe 11-jara, membris en la junulaj teamoj de la klubo Real Madrid, kie li ankaŭ poste profesie futbalis de 2009 ĝis 2016, unue en la dua kaj ekde 2013 en la unua vira teamo. Ekde la jaro 2016 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Villarreal CF. Krome Alan Dzagojev ekde la jaro 20162 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "6".