Igor Smolnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Igor Smolnikov
Igor Smolnikov 2012.jpg
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1988 (1988-08-08) (31-jara)
en Kamensk-Uralskij
Ŝtataneco Rusio
Profesio
Profesio futbalisto
Information icon.svg
vdr

Igor Smolnikov aŭ plennome Igor Aleksandroviĉ Smolnikov - cirile Игорь Александрович Смольников, angle latinliterigata Igor Aleksandrovich Smolnikov - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1988(nun 1988-08-08) (hazarde aparte bela dato) en Kamensk-Uralskij, do nun estas 31-jara.

Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo. Krome Igor Smolnikov same ekde la jaro 2013 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "22".