Andrej Semjonov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Semjonov
en 2018
en 2018
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1989 (1989-03-24) (34-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Andrej Semjonov aŭ plennome Andrej Sergejeviĉ Semjonov (ruse Андрей Сергеевич Семёнов, angle latinliterigata Andrei Sergeyevich Semyonov) - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  24-an de marto 1989(nun 1989-03-24) en Moskvo, do nun estas 34-jara.

Ekde la jaro 2014 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo FC Aĥmat Grozno. Krome Andrej Semjonov ekde la jaro 2016 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "5".