Jurij Gazinskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurij Gazinskij
en 2014
en 2014
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1989 (1989-07-20) (34-jaraĝa)
en Komsomolsko-ĉe-Amuro
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Alma mater For-Orienta Federacia Universitato
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Jurij Gazinskij aŭ plennome Jurij Aleksandroviĉ Gazinskij - cirile Юрий Александрович Газинский, angle latinliterigata Yury Aleksandrovich Gazinsky - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  20-an de julio 1989(nun 1989-07-20) en Komsomolsk-ĉe-Amuro, do nun estas 34-jara.

Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo FK Krasnodar. Krome Jurij Gazinskij ekde la jaro 2016 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "8".