Angela Piskernik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angela Piskernik
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1886 (1886-08-27)
en Lobnig
Morto 23-an de decembro 1967 (1967-12-23) (81-jaraĝa)
en Ljubljano
Lingvoj slovenagermana
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojCislajtio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

Angela PISKERNIK (naskiĝis en Lobnik, Aŭstrio la 27-a de aŭgusto de 1886 jaro; mortis la 23-a de decembro de 1967 jaro) estis aŭstro-hungara, jugoslava kaj slovena plantoscientistino kaj naturprotektistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Angela Piskernik naskiĝis en urbeto Bad Eisenkappel en suda Karintio, kiu estis parto de Aŭstrio-Hungario antaŭ la Unua mondmilito, kaj ŝi ricevis gradon pri filozofio pri plantoscienco en la Universitato de Vieno.[1] Unu el la ŝiaj academiaj instruistoj estis Hans Molisch. Ŝi laboris en la provinca muzeo in urbo Ljubljano kaj instruis en diversaj mezlernejo.

Angela Piskernik ekkomprenis sian slovenan identecon, kaj en 1920 jaro ŝi faris aktivan partoprenadon en la Karintia referendumo kaj en klubo de migrantoj.[2] En 1943 jaro ŝi estis arestita kaj enprizonigita en nazia Koncentrejo Ravensbrück.[3] Angela Piskernik estis menciita en la aŭtobiografia libro "Anĝelo de Forgeso", kiu estis verkita de aŭstria verkistino Maja Haderlap.[4]

Post la fino de Dua mondmilito Angela Piskernik okipis postenon de direktoro de la Slovena Muzeo de Natura Historio en urbo Ljubljano kaj laboris en la servo por la konservo de naturo[5]. Specifike, Piskernik partoprenis en kunlaboro pri renovigo kaj protekto de la Alpa botanika ĝardeno de Juliana kaj la nacia parko en Triglav.[6][7]. Angela Piskernik estis influita de itala konservisto Renzo Videsott.

En 1960-aj jaroj Piskernik transprenis la delegacion de Jugoslavio en la Internacia Komisiitaro pri Protektado de Alpoj (CIPRA) kaj ŝi ankaŭ proponis la kreadon de transnacia natura parko kun Aŭstrio, en la Savinaj Alpoj, Sudaj Kalkalpoj kaj Karavanke. Malgraŭe, la projekto ne estis efektiviĝita[8]. Nuntempe, la teritorio estas parto de la Verda Zono de Eŭropo.

Angela Piskrenik forpasis en la 23-a de decembro de 1967 jaro en Ljubljano.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tina Bahovec (2010): Engendering Borders: The Austro-Yugoslav Border Conflict Following the First World War, in: Agatha Schwartz (Ed.), Gender and Modernity in Central Europe: The Austro-Hungarian Monarchy and its Legacy, University of Ottawa Press, (ISBN 978-0-7766-0726-9), pp. 219–234.
  2. Danijel Grafenauer (2009): Carinthian Slovenes´ Clubs and the Contacts between Carinthian Slovenes and Slovene-American Politicians En Webarchive [1] 2016-03-04 en: Matjaž Klemenčič, Mary N. Harris (Eld.) European migrants, diasporas and indigenous ethnic minorities, Edizioni Plus-Pisa University Press, (ISBN 978-88-8492-653-1), pp. 83–103
  3. Janez Stergar (2004): Dr. Angela Piskernik (1886–1967), Natural Scientist, Environmentalist, and Nationally Conscious Activist from Carinthia (resumo en angla), Institute of Ethnic Studies, Ljubljana. Alirita la 31an de oktobro, 2013.
  4. Maja Haderlap (2016): Angel of Oblivion (Tradukita el germana fare de Tess Lewis), Archipelago Books, Brooklyn, New York
  5. Mateja Tominšek Perovšek (2012): Slovene Women in the Modern Era (Exkspozicia Katalogo), Nacia Muzeo de Nuntempa Historio, Ljubljana, pp. 63-64
  6. Juliana after 1945 En webarchive [2] 29a de decembro, 2011, Slovenia Muzeo de Natura Historio, Ljubljana. Alirita la 19an de novembro, 2013.
  7. Vito Hazler (2010): Protection and Presentation of Cultural Heritage in the Triglav National Park and in Regional and Landscape parks in Slovenia, Etnološka istraživanja (Etnologiaj Esploroj), Vol. 1 No. 15, pp. 53-67
  8. Carolin Firouzeh Roeder (2012), Slovenia’s Triglav National Park: From Imperial Borderland to National Ethnoscape, en: Bernhard Gissibl, Sabine Höhler, Patrick Kupper (Eld.), Civilizing Nature: National Parks in Global Historical Perspective, Berghahn Books, New York kaj Oxford, (ISBN 978-0-85745-525-3), pp. 240—255.