Angurio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Angurio
Cucumis anguria
Cucumis anguria
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Cucumis
Specio: Cucumis anguria L.
Cucumis anguria L
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cucumis anguria, estas populare konata ĉiujara grimpa aŭ rampanta planto de varma klimato (26 ĝis 28 celsiusaj gradoj). Ĝiaj manĝeblaj ovalaj fruktoj, nomataj angurio, havas verdan ŝelon, kies surfaco esta kovrita de mallongajn molajn pikilojn. Ĝiaj semoj estas plataj kaj multnombraj. Ĝi apartenas al la familio de Kukurbacoj, iom simila al kukumo sed malpli mola kaj malpli granda[1][2] Meze angurioj mezuras 6-8cm longe kaj 4-5cm diametre.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La portugala 'Maxixe" venas de la kibunda maxi'xi.[2]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Tiu planto el kukurbacoj estas devena el Afriko.[2]

Uzoj[redakti | redakti fonton]

En Brazilo, ĝi estas vaste konsumata en la nordorienta kaj norda regionoj en populara kuirarto. Stufaĵoj el angurioj kaj viandpecoj, angurioj kaj salikokoj en palmolea stufaĵoj oftas. Ĝi ankaŭ povas esti farĉita,samkiel en la araba kuirarto. La folioj estas manĝeblaj. Ili povas esti rikoltitaj en ajna grandeco, sed la malgrandaj estas pli molaj. La anguriaj folioj konsistigas la plimulton de la biomaso de la planto kaj ĝia uzo havas grandan ekonomian kaj nutran intereson, ĉar tiu parto de la planto riĉas je klorofilo, nutraĵoj kaj fibroj, ĝenerale ĝi estas aliformita en manĝaĵon. La saltita folio havas guston similan al tiu de spinaco sed ĝia konsistenco estas malpli glata, lasante en la buŝo malpezan kaj plaĉan brulan sensacion similan al tiu de amazonia ==jambuo.== Se oni volas forigi ĉi tiun efikon, la folioj devas esti vaporitaj dum 10 ĝis 15 minutoj aŭ saltitaj dum ĉirkaŭ 10 minutoj. Junaj folioj ankaŭ povas esti uzataj, ĉar ili estas pli molaj. Vaporitaj aŭ brezitaj folioj povas esti manĝataj kiel salato aŭ uzataj kiel kompletigo en pastoj por bakaĵoj. La folioj ankoraŭ povas esti aldonitaj al supoj kaj buljonoj. Ili povas anstataŭigi brasikon en la klorofila suko kirlitaj en likvigilo kun pomaj pecoj por ĉerpi riĉan organikan komponaĵon.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

Angurio estas planto riĉa je Zinko, grava mineralo por la bona funkciado de ĉiuj korpaj histoj kaj por la metabolo de sukero kaj proteinoj, estante tre utila por preventi problemojn en prostato, redukti kolesterolajn deponaĵojn, resanigi internajn kaj eksterajn vundojn, krom forigi blankajn makulojn sur la ungoj. Ĝi ankaŭ estas fonto de kalcio, fosforo, fero, natrio, magnezio, vitamino C, vitaminoj B kaj beta-karoteno (pre-vitamino A).

Medicina valoro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tre utila en kazoj de renaj ŝtonoj, hemoroidoj, inflamoj de la renoj kaj vomado. Ĉar preskaŭ ĉio zinko perdiĝas en kuirado, estas bone manĝi ĝin krudan, en salato kaj suko (sugestoj: pomo, karoto kaj anguro; pomo kaj angurio; pomo, celerio kaj angurio; oranĝo kaj angurio). Ĝi estas moliga, katarta, kontraŭhelminta, kontraŭemetika kaj kontraŭhemoroida.(citaĵo bezonata)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ESPÉCIE -MAXIXE. Arkivita el la originalo je 2009-03-25. Alirita 11-a de marto 2009.
  2. 2,0 2,1 2,2 FERREIRA, A. B. H. Novo dicionário da língua portuguesa. 2ª edição. Rio de Janeiro. Nova Fronteira. 1986. p. 1 107.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]