Animaldevenaj manĝaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Variaj krudaj viandoj.

Animalaj manĝofontoj produktas animaldevenajn manĝaĵojn, kiuj estas multaj manĝaĵoj kiuj venas el animala deveno kiaj viando, lakto, ovoj, fromaĝoj kaj jogurto. Multaj individuoj ne konsumas animaldevenajn manĝaĵojn aŭ konsumas malmultajn animaldevenajn manĝaĵojn ĉu pro personaj elekto aŭ neceso ĉar ili ne estas facile alireblaj aŭ disponeblaj al tiuj personoj.[1]

Animaloj estas uzataj kiel manĝo ĉu rekte aŭ nerekte pro la produktoj kiujn ili produktas. Viando estas ekzemplo de rekta produkto tenita el animalo, kiu venas el muskolaj sistemoj aŭ el organoj.

Nutra aspekto[redakti | redakti fonton]

Krom la havigataj vitamino A, vitamino B12 kaj la vitamino D, ĉiuj vitaminoj trovataj en animaldevenaj manĝaĵoj povas ankaŭ troviĝi en plantdevenaj manĝaĵoj.

Sancirkunstancoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kulturoj kaj personoj ne konsumas viandon aŭ animalajn manĝoproduktojn pro kulturaj, dietaj, sanaj, etikaj, aŭ ideologiaj tialoj. Vegetaranoj elektas rezigni el manĝo el animalaj fontoj je variaj gradoj. Vegananoj ne konsumas ajnan manĝon kiuj estas aŭ enhavas ingrediencojn el animala fonto.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Manĝaĵoj produktitaj de animaloj estas lakto produktita el laktoglandoj, kiu en multaj kulturoj estas trinkata aŭ procezata en laktaĵoj (fromaĝo, butero ktp.). Aldone, birdoj kaj aliaj animaloj demetas ovojn, kiuj estas ofte manĝataj, kaj abeloj produktas mielon, nome reduktita nektaro el floroj, kiuj estas populara dolĉigilo en multaj kulturoj. Kelkaj kulturoj konsumas sangon, foje en la formo de sangokolbaso, same kiel densigilo por saŭcoj, aŭ en peklita, saligita formo por tempo de manĝa malabundo, kaj aliaj uzas sangon en stufaĵoj kiaj stufita leporo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Murphy SP, Allen LH. (2003) Nutritional Importance of Animal Source Foods. J. Nutr. 133: 3932S-3935S.
  2. Davidson, Alan. The Oxford Companion to Food. 2a eld. UK: Oxford University Press, 2006. pp. 81–82.