Antal Plesz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Plesz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1930 (1930-05-19)
en Sásd
Morto 12-an de januaro 2014 (2014-01-12) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Antal Plesz [ples], laŭ hungarlingve kutima nomordo Plesz Antal estis hungara arkitekto, membro de Hungara Arta Akademio (2000-2014).

Antal Plesz[1] naskiĝis la 19-an de majo 1930 en Sásd, li mortis la 12-an de januaro 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Plesz frekventis gimnazion en Dombóvár, poste konstruan lernejon en pli alta grado en Pécs. Li estis simpla laboristo en la jaroj 1948 kaj 1949, poste 2 jarojn teknikisto en Komló. Li akiris arkitektan diplomon en Konstrua Trafika Teknikuniversitato en 1956, post 4 jaroj ankaŭ majstran diplomon. Post la diplomo li laboris en pluraj konstruadoj en Baranya. Inter 1964-1976 li laboris en ŝtata arkitekta ateliero en Miskolc, pli poste en pluraj ŝtataj lokoj kaj li ankaŭ instruis inter 1970–1984. Depost fino de la socialismo (1990) li estis privata arkitekto. Li ricevis premiojn inter 1975-2009. Li edziĝis en 1965.

Liaj kreitaj konstruaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • teretaĝaj loĝdomoj por ministoj en Komló, Zirc (1956–1957)
  • oficejo por nafta oficejo en Nagylengyel (1962)
  • hotelo en Miskolc (1964–1976)
  • ĉirkaŭaĵo de Stacidomo Nyugati (1978–1980)
  • restaŭrado de amfiteatro de Aquincum (2000)

Liaj kontribuoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A vidéki sajátházépítés vizsgálata (kunlaboranto, 1951–1956)
  • Gépgyárak tervezése
  • Vallomások (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]