Antimo de Bizanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antimo de Bizanco
(478-534)
"De observatione ciborum epistula ad Theudericum, regem Francorum, letero de Antimo de Bizanco al Teodoriko, reĝo de Francio, Unue publikigita de Valentinus Rose, en 1877, tiu verko estis tute nekonata de la renesancaj kuracistoj, kaj neniam estis publikigita ĝis la modernaj tempoj.
"De observatione ciborum epistula ad Theudericum, regem Francorum, letero de Antimo de Bizanco al Teodoriko, reĝo de Francio, Unue publikigita de Valentinus Rose, en 1877, tiu verko estis tute nekonata de la renesancaj kuracistoj, kaj neniam estis publikigita ĝis la modernaj tempoj.
Persona informo
Naskiĝo 478
en Konstantinopolo, Turkio
Morto 534
en Konstantinopolo, Turkio
Lingvoj latina [#]
Ŝtataneco Bizanca imperio [#]
Profesio
Okupo kuracisto-verkisto • kuracisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Antimo de Bizanco (478-534) estis renoma bizanca kuracisto en la kortego de la imperiestroj Zenono (425-491) kaj Teodoriko la Granda (454-526) kiu plenumis kelkaj politikajn rolojn kaj estis aŭtoro de verko pri dieto "De observatione ciborum" (Observado pri la nutraĵoj), kiu estis altvalora fonto por la lingvistoj pri la malfrua latina samkiel pri nutrokutimoj.

Antimo notindiĝis ĉar li estis la lasta laika aŭtoro pri medicina verko, ĝis kiam, kune kun la "Lernejo de Salerno", reaperis la medicinaj verkistoj plurajn jarcentojn pli malfrue.[1] Post Antimo, kompilaĵoj fariĝis la plej ordinaraj verkoj pri medicino en la Mezepoko. Ili konsistis je kolektoj da abstraktaĵoj de unu aŭ pli aŭtoroj, ĝenerale unuvolumaj, atribuitaj al ekzaltitaj nomoj de la pasinteco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pro sia erudicieco kaj renomo kiel kuracisto, Antimo estis invitata al la kortego de Tarasis (425-491), romia imperiestro de la Oriento, kaj en la jaro 470, li estis ekzilita kaj tiam li konatiĝis kun Teodoriko Strabono (m. 481), militkomandanto envolvita en la politiko de la Bizanca imperio dum la regado de la imperiestroj Leono la 1-a la Traco (411-474), Zenono la 1-a kaj Bazilisko (475-476). Alveninte en Italio, komence li trovis rifuĝon ĉe sia amiko Teodoriko Strabono, kaj post lia morto, en Ravenna, ĉe la ostrogota reĝo Teodoriko la Granda. Teodoriko tiam, sendis lin en diplomatia misio al Meco, kiel ambasadoro de la franca reĝo Teodoriko, kiu apartenis al la meroviga dinastio.

Historie, kelkaj akademiuloj, raportante pri fragmentoj de la historiisto Malkos de Bizanco, elstarigis la ekzilon de Antimo kaj kelkajn instigoleterojn adresitaj al Teodoriko Strabono skribitaj de la sama Antimo, Marĉelino kaj Stefano de Bizanco, kiu deziris la repacigon inter la du gotaj imperiestroj kaj tiu de Bizanco.

Post la jaro 511, li finis lian ĉefan verkon "De observatione ciborum" kiu estis speco de receptolibro en la vulgara latina lingvo, kiu estis tre grava, super ĉio pro la lingvisma demando rilate al la filogogiaj studoj pri la evoluado de la mezepoka lingvo kaj pri la pluraj problemoj rilate al la interpretado de la germanismoj, kiun li dediĉis al Teodoriko la 1-a, plej maljuna kaj legitima filo de Klodvigo la 1-a (466-511). Tiu verko estis ĝustadire iu traktaĵo pri nutrado, kiu pritraktas la nutrokutimojn de la germanaj popoloj en la Mezepoko, inter la 5-a kaj la 6-a jarcento, raportita per la plej sanaj konceptoj pri la romia kulinaro, kies specialaĵoj estis hereditaj kaj konservitaj ene de la limoj de la bizanca imperio. Efektive, la aŭtoro, en la momento kiam li skribis la mallongan traktaĵon, havis rektan konadon tiel pri la romia kuirarto, kiel pri tiu de la germanoj, du malsamaj kulturoj kiuj miksiĝis kaj integriĝis tre frue.[2]

Verko[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Medieval Medicine, Plinio Prioreschi
  2. Il medico di famiglia. Arkivita el la originalo je 2016-12-28. Alirita 2016-12-28.