Antoine Destutt de Tracy
| Antoine Destutt de Tracy | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Antoine-Louis-Claude Destutt de Tracy | |||||
| Naskiĝo | 20-an de julio 1754 en Parizo | ||||
| Morto | 9-an de marto 1836 (81-jaraĝa) en Parizo | ||||
| Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 10 Grave of Tracy-Durfort-Laubespin-Sieyes (en) | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Francio | ||||
| Alma mater | Universitato de Strasburgo | ||||
| Partio | Idéologues (en) | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Victor Destutt de Tracy (mul) | ||||
| Parencoj | Bernard Destutt de Tracy (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filozofo • militisto • ekonomikisto • politikisto • verkisto | ||||
| Laborkampo | filozofio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antoine-Louis-Claude DESTUTT, markizo de Tracy (Parizo, 20an de julio 1754 - samloke, 9a de marto 1836), estis franca aristokrato, politikisto, militisto kaj filozofo de la Klerismo, kiu stampis la terminon «ideologio» en 1801, en la periodo de la Franca Revolucio, kun la signifo de scienco de la ideoj, komprenante "ideojn" en la ampleksa senco de statoj de konscio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]
Li estis militisto, aliĝis al la Revolucio, kaj estis elstara deputito. Li estis parto de la grupo de la sensualistoj, kun tendenco al pensaro de Condorcet. Ilia respublikema pensaro konfliktis kontraŭ la partianoj de Napoleono Bonaparte, kiuj akuzis ilin kiel "ideologojn".
Li estis malliberigita preskaŭ unu jaron en la Bastilo, poste ekzilita en Bruselon, kaj ekpublikigis Eléments D'Idéologie (1801-1815), postulante la fondon de originala studfako destinita por formi la bazon de ĉiuj sciencoj: nome la sciencon de la ideoj.
La projekto de tiu scienco estis klopodo trakti la ideojn kiel naturajn fenomenojn kiuj esprimas la rilaton inter la homo, organismo kaj vivanta kaj sentanta, kaj ties natura medio de vivo. Tiel, por Tracy, la studo de la ideologio ebligis la sciaron de la vera homa naturo demandante de kie devenas oniaj idearoj kaj kiel ili disvolviĝas. La teorio ke la homa konduto estas formata de kelkaj ideologiaj elementoj faras Tracy antaŭulo de la marksisma koncepto de "superstrukturo".
Kelkajn jarojn post tiu publikigo, la termino "ideologio· akiris konotacion klare malestima, tiom ke la instruado de la Morala kaj Politika Scienco estis malpermesita en la Instituto de Francio fare de Napoleono (1812), kiu pragmate preferis "kanonojn al vortoj", akuzante la aŭtoron kaj aliajn profesorojn de tiu fako kiel predikantojn de la opozicio kontraŭ lia registaro.
Tracy defendis la dividon de povoj kaj la politikan liberecon, konsiderante ke tio ne povas flori sen individua kaj gazetara liberecoj. Li inspiris la pozitivismon de Auguste Comte kaj havis kiel disĉiplojn Stendhal kaj Charles Augustin Sainte-Beuve.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]
- M. de Tracy à M. Burke, Paris, Imprimerie nationale, rete en Gallica.
- Observations sur le système actuel d'instruction publique, Paris, Veuve Panckoucke, an IX, rete en Gallica.
- Projet d'éléments d'idéologie à l'usage des écoles centrales de la République française, Paris, Pierre Didot l'aîné, Firmin Didot et Debray, an IX, rete en Gallica.
- Analyse de l’origine de tous les cultes, par le citoyen Dupuis, et de l'abrégé qu'il a donné de cet ouvrage, 1799 ; 1804, rete en Gallica.
- Élémens d'idéologie, Première partie, Idéologie proprement dite, chez Courcier libraire-éditeur, Paris, an XIII, 1804, rete en Gallica.
- Élémens d'idéologie, Seconde partie, Grammaire, chez Courcier libraire-éditeur, Paris, an XI, 1803, rete en Gallica
- Élémens d'idéologie, Troisième partie, Logique, chez Courcier libraire-éditeur, Paris, an XIII, 1805, rete en Gallica.
- Élémens d'idéologie, IVe et Ve parties, Traité de la volonté et de ses effets, chez Courcier libraire-éditeur, Paris, 1815, rete en Gallica.
- Principes logiques, ou Recueil de faits relatifs à l'intelligence humaine (1817) rete en Gallica.
- Commentaire sur l'Esprit des lois de Montesquieu, par M. le Cte Destutt de Tracy, suivi d'observations inédites de Condorcet sur le 29e livre du même ouvrage, et d'un mémoire sur cette question : quels sont les moyens de fonder la morale d'un peuple, écrit et publié par l'auteur du commentaire de l'Esprit des lois en 1798 (1819) rete en Gallica, Réédition : Paris, Fayard, 1994.
- Traité d'économie politique, Paris, Bouguet et Lévi, 1823 rete en Gallica
- Mémoire sur la faculté de penser ; De la métaphysique de Kant et autres textes, Paris, Fayard, 1992.
- Lettres à Joseph Rey : 1804-1814, Genève ; Paris, Droz, Champion, 2003.
- De l'amour. Publié pour la première fois en français avec une introduction sur Stendhal et Destutt de Tracy, par Gilbert Chinard (1926). Réédition : Paris, Joseph Vrin, 2006
- Œuvres complètes tome 1, présentées par Claude Jolly : Premiers écrits - Sur l'éducation et l'instruction publique, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2011 (ISBN 978-2-7116-2133-0)
- Œuvres complètes tome 3, Éléments d’idéologie : Idéologie proprement dite, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2012 (ISBN 978-2-7116-2135-4)
- Œuvres complètes tome 4, Éléments d’idéologie : Grammaire, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2013 (ISBN 978-2-7116-2136-1)
- Œuvres complètes tome 5, Éléments d’idéologie : Logique, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2014 (ISBN 978-2-7116-2137-8)
- Œuvres complètes tome 6, Éléments d’idéologie : Traité de la volonté et de ses effets, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2015 (ISBN 978-2-7116-2138-5)
- Œuvres complètes tome 7, Commentaire sur l’Esprit des lois de Montesquieu, Paris, Librairie philosophique Joseph Vrin, 2016 (ISBN 978-2-7116-2139-2)
- Naskiĝintoj en Parizo
- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1754
- Mortintoj en 1836
- Viroj
- Naskiĝintoj la 20-an de julio
- Mortintoj la 9-an de marto
- Francaj filozofoj
- Francaj verkistoj
- Francaj nobeloj
- Francaj militistoj
- Francaj revoluciuloj
- Ideologioj
- Komandoroj de la Honora Legio
- Sociaj filozofoj
- Membroj de la Franca Akademio

