Antoni Maria Alcover i Sureda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Alcover kaj la patrinonomo estas Sureda


Antoni Maria Alcover i Sureda
Persona informo
Antoni Maria Alcover i Sureda
Naskiĝo la  2-an de februaro 1862(nun 1862-02-02)
en Santa Cirga, Manacor
Morto la 8-an de januaro 1932 (69‑jara)
en Palma de Majorko
Tombo Q119358751 vd
Religio katolikismokatolika eklezio vd
Nacieco hispana
Etno kataluna
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Integrist Party • Maurist Party vd
Memorigilo Antoni Maria Alcover i Sureda
Profesio
Alia nomo Mossèn Alcover
Okupo paroĥa pastro
Verkado
Verkoj Kataluna-Valencia-Baleara Vortaro
Literatura portalo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patro Antoni Maria Alcover i Sureda, ankaŭ konata (en la kataluna) kiel Mossèn Alcover [moˈsɛn əɫkoˈve], (naskiĝis la  2-an de februaro 1862(nun 1862-02-02) en Santa Cirga, Manacor, mortis la 8-an de januaro 1932 en Palma de Majorko) estis modernisma Majorka verkisto, kiu verkis pri plej diversaj subjektoj inkluzive pri Katolika Eklezio, folkloro kaj lingvistiko. Li estas ĉefe asociata kun streboj revivigi intereson pri la Kataluna lingvo kaj ties dialektoj. Inter liaj verkoj estis Kataluna-Valencia-Baleara Vortaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Monumento en Manacor, Majorko

Alcover naskiĝis en Santa Cirga, malgranda teritorio inter Manacor kaj Porto Cristo, kiel filo de gelaboristoj. Post studado de la Latina lingvo kaj klasikaj studoj li translokiĝis 15-jaraĝa al Palma de Majorko, kie li daŭrigis siajn studojn en seminario. Li rapide fariĝis konata kiel obstina polemikisto.

Kvankam liaj unuaj literaturaj streĉoj estis en la hispana lingvo, li turnis sin al la kataluna lingvo post 1879. ekde tiu dato, li entreprenis kolekti la fabelojn kaj folkloron de Majorko, kiujn li komencis publikigi en 1880 en diversaj gazetoj sub la pseŭdonimo Jordi d'es Racó. Lia kolekto konsistas el ĉirkaŭ 430 popol-fabeloj, kiuj estis tradukitaj en plurajn lingvojn inkluzive de la angla.

En 1886, li estis ordinita kaj fariĝis la paroĥa pastro de Manacor. En 1888 li fariĝis profesoro pri eklezia historio en la seminario en Palma. En 1898, la nova episkopo de Majorko, Pere Joan Campins i Barceló, nomumis lin ĝenerala vikario de la Diocezo de Majorko. Li restis en tiu posteno ĝis 1916. En 1905, li ankaŭ akiris la postenon de magistra Kanoniko de la Katedralo de Majorko[1].

En 1906, laŭ lia iniciato kaj sub lia prezidanteco, la unua Congrés Internacional de la Llengua Catalana (Internacia Kongreso de la Kataluna Lingvo) okazis. Li estis nomita prezidanto de la filologia branĉo de la Institut d'Estudis Catalans (Instituto de Katalunaj Studoj), posteno kiu rapide ĉesis post furioza disputo kun aliaj membroj de la instituto.

Lia ĉefverko estis la Kataluna-Valencia-Baleara Vortaro, kiun li ne supervivis por vidi ĝin kompletigita. Ĝi estis finita de lia kunlaboranto Francesc de Borja i Moll. [2]

Inter aliaj respondecoj, li estis la korespondanto de la Acadèmia de Bones Lletres de Barcelona en Barcelono kaj direktis la publikadon de la verkoj de Ramon Llull.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia literatura verkaro fokusiĝis al lingvistika priserĉo, historio, popolaj kutimoj kaj folkloraj kolektoj, diversaj biografioj, vojaĝ-rakontoj kaj novelo.

  • Antoni M. Alcover i Francesc de B. Moll, La flexió verbal en els dialectes catalans, 4 vol., Barcelono, Biblioteca Balmes, 1929-1933.
  • Antoni M. Alcover, Aplec de rondaies mallorquines d'en Jordi d'es Racó, 24 vol., Palma, Moll, 1968-1975.
  • Antoni M. Alcover, Per la llengua, ed. a cura de Josep Massot i Muntaner, Mallorca-Barcelona, Secció de Filologia Catalana de la Universitat de Palma-Publicacions de l'Abadia de Montserrat, 1983.
  • Antoni M. Alcover, Dietari de l'excursió filològica (1906), edició a cura de Francesc de B. Moll, Barcelona, Departament de Cultura de la Generalitat de Catalunya, 1983.
  • Diccionari català-valencià-balear: inventari lexicogràfic i etimològic de la llengua catalana en totes les seves formes literàries i dialectals, verko komencita de Antoni Maria Alcover, verkita de Francesc de B. Moll, kun la kunlaboro de Manuel Sanchis Guarner kaj Anna Moll Marquès, 10 vol., Palma, Moll, 1993.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antoni M. Alcover. escriptors.cat. Alirita 17 marto 2014.
  2. Antoni Maria Alcover i Sureda. Societat d'Onomàstica. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2014-03-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antoni Maria Alcover i Sureda en la angla Vikipedio.