Antonio Espina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Espina
Persona informo
Naskiĝo 29a de oktobro 1891
en Madrido
Morto 15a de februaro 1972
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Maldekstro Respublikista vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio ESPINA García (Madrido, 29a de oktobro 1891 - Madrido, 15a de februaro 1972)​ estis hispana verkisto —poeto, novelisto kaj eseisto— kaj ĵurnalisto, kun tendenco dekomence avangardisto. De ideologio maldekstra respublikana, li foje okupis politikajn postenojn dum la Dua Hispana Respubliko. Laŭ kronologio li apartenus al la nomita Generacio de la 27-a, sed li malakceptis tiun atribuon, pro kio li estis inkludita foje en pli frua movado de hispanaj verkistoj konata kiel novecentismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en Madrido, lasis studojn de medicino, militservis en Maroko, kaj dediĉis sin al literaturo kaj ĵurnalismo. Li estis redakciano de Vida Nueva, Heraldo de Madrid, El Sol, Crisol kaj Luz. Espina estis frua plurfaceta verkisto kiu praktikis novelon, poezion kaj literaturan kaj artan kritikojn. Li krome verkis biografiojn kaj montriĝis partiano de la estetikaj avangardoj, ofte en la babilrondo de la kafejo Pombo ĉirkaŭ Ramón Gómez de la Serna. Kvankam li ne estis tre sukcesa verkisto, oni asociis lin kun aŭtoroj kiel Mauricio Bacarisse kaj Juan José Domenchina, proksime foje al ultraismo, kreadismo kaj superrealismo, sed ne aliĝinte al preciza skolo.

En la 1920-aj jaroj li verkis artikolojn kontraŭ Miguel Primo de Rivera apoge al la sinteno inter aliaj de Miguel de Unamuno. Li veturis tra Francio, Portugalio kaj Maroko. Kunlaboris en la revuoj España, La Pluma, Revista de Occidente, oftulo en la babilrondoj de Ortega y Gasset. Li kunlaboris ankaŭ en La Gaceta Literaria ekde ties fondo en 1927, kvankam foriris el 1929 pro ideologia malkonsento kun ĝia direktoro, Ernesto Giménez Caballero, kies simpation por faŝismo li malferma malakceptis.[1] Li estris kun José Díaz Fernández kaj Adolfo Salazar (poste anstataŭita de Joaquín Arderíus) la maldekstran revuon Nueva España, el 30a de januaro 1930, tuj post la falo de la diktaturo de Miguel Primo de Rivera, ĝis ĝia malapero en 1931.[2]

En 1933 li estis denoncita de la germana konsulo pro publikigo en El Liberal de Bilbao de la artikolo «El caso Hitler», nome kiel insulto kontraŭ ŝtatestro. Li estis procesita kaj kondamnita al unu monato kaj unu tago je mallibereco en la prizono Larrinaga de Bilbao.[3]​ Prie protestis la doktoro Marañón, Pío Baroja, Ortega, Juan Ramón Jiménez kaj aliaj, inter kiuj Azorín.[4] Li aliĝis al la partio de Manuel Azaña, nome Izquierda Republicana; estis provinca guberniestro de Avilo kaj poste de Balearoj, semaknojn antaŭ la puĉo de la 18-a de julio 1936. En Avila anstataŭis lin la same ĵurnalisto kaj verkisto Manuel Ciges Aparicio, tuj murdita. Espina estis enkarcerigita en Palma de Majorko; meze de 1937 li klopodis por memmortigo; la juĝisto deklaris lin freneza kaj ordonis aligon en frenezulejo, kie li restis ĝis 1939, je la fino de la Hispana Enlanda Milito; li estis kondamnita al mortopuno kaj oni ŝanĝis la kondamnon.

Ĉirkaŭ 1944 li kontanktis kun britoj, ĉirkaŭ 1945 kun restintoj de la babilrondo de Revista de Occidente, kaj en 1946 sukcesis fuĝi al Francio, kie kontaktas kun respublikanaj ekzilitoj kaj kunlaboris en La Nouvelle Espagne; finfine li ekziliĝis en Meksikon kun sia familio fine de 1948; tie li kunlaboris en la literaturajn revuojn de la hispanrespublikanaj ekzilitoj: nome Realidad/Revista de ideas, Las Españas, Los Sesenta, Cabalgata, Comunidad Ibérica kaj La Novela Española. Li estis nomumita sekretario de literaturo de la Hispana Ateneo de Meksiko.

Revene en Hispanion en 1953, li laboris por la Eldonejo Aguilar, same kiel aliaj respublikanaj intelektuloj elprocesitaj kiuj povis verki ĉefe anonime, kaj verkis biografiojn ĉefe por juna publiko, kaj komponis la membiografion Vida de Diego Torres y Villarroel. Tiuepoke li kontaktis kun aliaj revenintoj de la ekzilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enrique Selva: Ernesto Giménez Caballero entre la vanguardia y el fascismo, Valencia, Pre-Textos, 2000, pp. 123-124.
  2. Manuel Tuñón de Lara: «La revista Nueva España: una propuesta de intelectuales de izquierda en vísperas de la República», en J. L. García Delgado (eld.), La crisis de la Restauración. España entre la primera guerra mundial y la II República, Madrid, Siglo XXI, 1986, pp. 403-413.
  3. Rey, Gloria (2001): pp. 35-36.
  4. Rey, Gloria (2001): p. 36.

Verkoj de Espina[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Umbrales, Madrid: Ángel Alcoy, 1918.
  • Signario, Madrid: Biblioteca de Índice, 1923.
  • Obras escogidas, 2 vol. Gloria Rey Faraldos, Madrid, Fundación Santander Central Hispano, 2000.

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Pájaro Pinto, Madrid: Revista de Occidente, 1927. Gloria Rey, Madrid: Cátedra, 2001.
  • Luna de copas, Madrid: Revista de Occidente, 1929. Gloria Rey, Madrid: Cátedra, 2001
  • Diez triunfos en la mano, Barcelona: Eld. Destino, 1944.

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Divagaciones. Desdén, Madrid: Pueyo, 1919.
  • Lo cómico contemporáneo, Madrid: La Lectura, Imp. Ciudad lineal, 1927.
  • El nuevo diantre, Madrid: Espasa-Calpe, 1934.
  • El libro del aire, Madrid: Aguilar, 1957.
  • El cuarto poder. Cien años de periodismo español, Madrid: Aguilar, 1960.
  • El alma Garibay, Santiago de Chile/Madrid: Cruz del Sur (Renuevos de Cruz y Raya, nº 13-14), 1964.
  • El genio cómico y otros ensayos, Santiago de Chile/Madrid: Cruz del Sur (Renuevos de Cruz y Raya, nº 17-18), 1965.
  • Ensayos sobre literatura, ed. al cuidado de Gloria Rey, Valencia: Pre-Textos, 1994.
  • La elocuencia, ed. a cargo de Oscar Ayala, Madrid: Libertarias/Prodhufi, 1995.
  • Las tertulias de Madrid (postmorte).

Biografioj[redakti | redakti fonton]

  • Luis Candelas, el bandido de Madrid, Madrid: Espasa-Calpe, 1929. Jaime Más Ferrer, Madrid, Espasa-Calpe, 1996.
  • Romea o el comediante, Madrid, Espasa-Calpe, 1935.
  • Ganivet: el hombre y la obra Madrid: Espasa-Calpe, 1942 (4a eld., 1972).
  • Cervantes, Madrid: Ediciones Atlas, 1943.
  • Quevedo, Madrid: Ediciones Atlas, 1945. Reeditado como Quevedo, estudio y antología, Madrid, Cía. Bibliográfica Española, 1962.
  • Cánovas del Castillo, Madrid: Pegaso, 1946.
  • Espartero o "¡Cúmplase la voluntad nacional!", Madrid: Editorial Gran Capitán, 1949.
  • Chopin: el hombre, el artista Buenos Aires: Espasa-Calpe, 1952.
  • Federico el Grande, Madrid: Aguilar, 1956.
  • Carlomagno, Madrid: Aguilar, 1957.
  • Julio César, Madrid: Aguilar, 1958.
  • Juan Sebastián Elcano, Madrid: Aguilar, 1959.
  • Shakespeare, estudio y antología, Madrid: Cía. Bibliográfica Española, [1962].
  • Seis vidas españolas [María Isidra de Guzmán, Diego de Torres Villarroel, María Luisa de Parma, Isidoro Máiquez, Lola Montes, Julián Romea], Madrid: Taurus, 1967.
  • Voltaire y el siglo XVIII, Madrid/Gijón: Ediciones Júcar, 1974.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Martínez Saura, Santos: Espina, Lorca, Unamuno y Valle-Inclán en la política de su tiempo. Madrid: Libertarias/Prodhufi, 1996 (2ª eld.), [pp. 13-112]. ISBN 84-7954-268-3.
  • Más Ferrer, Jaime: Antonio Espina: del Modernismo a la Vanguardia. Alicante: Instituto Alicantino de Cultura "Juan Gil-Albert" / Diputación Provincial de Alicante, 2001. ISBN 978-84-77843832.
  • Del Pino, José Manuel: Montajes y fragmentos: una aproximación a la narrativa española de vanguardia, Amsterdam/Atlanta: Eld. Rodopi, 1995 [pp. 129-153]. ISBN 978-9051838275.
  • Rey, Gloria: «Introducción» en Pájaro Pinto y Luna de Copas, Madrid: Cátedra, 2001, pp. 9-131. ISBN 84-376-1921-1.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antonio Espina en la hispana Vikipedio.