Antonio Ferrer del Río
Antonio Ferrer del Río | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de junio 1814 en Madrido | ||||
Morto | 22-an de aŭgusto 1872 (58-jaraĝa) en El Molar | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto historiisto tradukisto dramaturgo publikigisto politikisto ĵurnalisto poeto vd | ||||
Laborkampo | Historio, poezio kaj dramo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antonio Ferrer del Río (Madrido, 1814 - El Molar, 1872), historiisto, ĵurnalisto kaj verkisto hispana apartenanta al la Romantismo.
Disĉiplo de Alberto Lista kaj amiko de Manuel José Quintana, vivis junaĝe en Kubo kaj kunlaboris en gazetaro de Havano. Lia diskurso por eniro en la Real Academia de la Lengua Española temis pri religia retoriko en la 18a jarcento. Li estis direktoro de La América kaj redaktisto de El Laberinto, Revista Española de Ambos Mundos, El Heraldo.
Li uzis foje la pseŭdonimon El Madrileño (la madridano). Komponis historiajn teatraĵojn kiaj La senda de espinas (1859) aŭ Francisco Pizarro (1861), pri la morto de tiu. Lia diskurso responda al tiu de Antonio García Gutiérrez por eniro en la Akademio (1862) interesas ĉar traktas pri proverboj kiel kondensado de la hispana filozofio de historio. Li tradukis la Historia universal (1847-1850) de César Cantú, partoprenis en la ĝenrisma kolekto El sombrero (la ĉapelo, 1855). Li verkis diversajn historiajn verkojn, inter kiuj Historia del reinado de Carlos III (1856). Lia Galería de la literatura española (1846) enhavas nombrajn rakontojn kaj recenzojn pri ĉefaj romantismaj verkistoj.
Li aperas en la kolekto de ĝenrismaj tekstetoj nome Los españoles pintados por sí mismos per tri verkoj de granda socia intereso. "El indiano" (alamerika elmigrinto) temas pri malriĉeco de Galegio kaj Asturio kiu devigas ties loĝantoj elmigri al Ameriko kaj studas la konduton de la elmigrinto post ties reveno. En "El diputado a Cortes" (la deputito) parolas pri rapideco de revolucioj en Hispanio kaj la sekva rapideco de ŝanĝoj en parlamentoj, krom ties interna funkciado. "El ciego" (la blindulo) estas rigardata kiel transmitisto de politikaj novaĵoj krom de popola literaturo, sen forgesi sian rolon de pikaro kaj almozulo.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.).