Ar-Men

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ar-Men
La lumturo de Ar-Men en 2011
La lumturo de Ar-Men en 2011
La lumturo de Ar-Men en 2011
lumturo [+]

LandoFrancio
RegionoBretonio
DepartementoFinistère

SituoÎle de Sein, Finistero
- alteco29 m[1]
- koordinatoj48° 3′ 1″ N, 4° 59′ 50″ U (mapo)48.050277777778-4.9972222222222Koordinatoj: 48° 3′ 1″ N, 4° 59′ 50″ U (mapo)

Alteco33,5 m

Estiĝo1867 ĝis 1881

Videbleco23 marmejloj (43,5 km)[1]
Lumo3 blankaj grupigitaj briloj ĉiujn 20 sekundojn
OptikoRotacianta optiko kun 6 paneloj je 1/6 optiko, 0,25 m fokalo.
Lampohalogena 250 W
SonhelpoVibrilo ELAC-ELAU 2200 : 3 sonoj ĉiujn 60 sekundojn
Viziteblane
Loĝatane
Aŭtomatigo1990

Ar-Men (Francio)
Ar-Men (Francio)
DEC
Situo enkadre de Francio

Vikimedia Komunejo:  Ar Men [+]

Map
vdr

La lumturo de Ar-Men (Bretonlingve roko aŭ ŝtono) estas mara lumturo konstruita inter 1867 kaj 1881 ĉe la plej malproksima fino de Ŝoseo de Sein ĉe la okcidenta pinto de Bretonio. Ĝia nomo devenas de la nomo de la roko, sur kiu ĝi estis starigita.

Mita lumturo[redakti | redakti fonton]

En la mondeto de la bretonaj lumturoj en maro, el kiuj estas aparte la lumturo de Kéréon, la lumturo La Vieille aŭ ankaŭ la lumturo La Jument, la lumturo de Ar-Men estas certe la plej fama pro sia izoleco, la egaj malfacilaĵoj dum sia konstruado kaj la danĝero deĵorŝanĝi la gardistojn. Rigardate kiel laborejo ege malfacila de la komunumo de la lumturaj gardistoj, ĝi estis kromnomita de ili "Infero de la inferoj"[2]. Ne malofte, en malfacilaj maraj kaj ventaj kondiĉoj oni ne povis deĵorŝanĝi la teamojn ordinare deĵorŝanĝitajn ĉiujn du semajnojn. La hulofrapoj dum ŝtormoj tremigis la tutan konstruaĵon kaj foje faligis ĉion, kio estis alkroĉita ĉe la muroj, igante aparte neelteneblaj tiujn periodojn por la gardistoj.

Mapo de la insulo kaj de la ŝoseo de Sein, kun la lumturo de Ar-Men
Mapo de la insulo kaj de la ŝoseo de Sein, kun la lumturo de Ar-Men

La konstruado : titana verko[redakti | redakti fonton]

La neebla projekto[redakti | redakti fonton]

Oni povas komenci la Ar-Men-an lumturan historion en la nokto 24-an / 25-an de septembro 1859 per la tragika pereo de la imperia fregato Sané sur la rokoj de la Ŝoseo de Sein (nealtprofunda zono). Bone konata de la maristoj, tiu zono de rifoj, kiu etendiĝas sur preskaŭ 13 marmejloj, (24 kilometrojn longan) okcidente de insulo Sein estas ege danĝera. Tiam, neniu signalizado ekzistis, escepte la alliniigo de la lumturoj Pinto de Raz kaj Sein ekde 1825. Sed la markiloj signalas nur la Ŝosean orientiĝon kaj kiam malbelveteras, la videbleco de la lumturoj estis nesufiĉa por io ajn helpo.

La indignitaj protestoj de la admiraloj post la pereo de Sané finfine konvinkis la komisionon pri la lumturoj, sine de la ministerio pri la Publikaj Konstruoj, pri la urĝeco estigi lumon sur la plej okcidenta fino de la Ŝoseo de Sein. Instali lumŝipon neeblis pro la troa mara profundo (pli ol 70 m) kaj la ventaj fortegoj. Pri konstruo de lumturo, tiam eklaboris la inĝenieroj de la komisiono.

La serĉado de taŭga loko sur zono favora al tiu konstruaĵo ekis komence de jaro 1860. Tri rokoj situantaj ĉe la plej okcidenta ekstremaĵo de la Ŝoseo de Sein estis precize identigitaj, el kiuj unu estis nomita Ar-Men. Tamen neniu el ili estis sufiĉe alta super la akvonivelo por projekti konstrui ion. Ar-Men, kies areo estis 105 m2[3], povus esti sufiĉa bazo por konstrui la lumturon. Ĝi staras je 4,20 m super la plej malaltaj tajdoj sed ŝajnis neeble albordiĝi.

La sekvantan jaron, alia lokalizada serĉado okazis sur la Ŝoseo de Sein okaze de la ekvinoksa malaltaj tajdoj. Tamen, la inĝeniera teamo sur la ŝipo Souffleur, revenis malsukcesinte post tri marveturoj en la marmezo, apud insulo Sein, kun la firma konvinko ke

Citaĵo
 la konstruado de artefarita fundamento sur la Ŝoseo de Sein, estus giganta entrepreno kun neimageblaj malfacilaĵoj kaj necesigus egajn elspezojn sumiĝantajn je milionoj da frankoj, kiujn la administracio ne povos elspezi[4]

Malgraŭ la argumentoj uzitaj en tiu raporto, la estraro de la Komisiono pri Lumturoj kaj Signaloj, ne volas rezigni pri tiu projekto. Novaj esploroj okazis, kaj fine, post sinsekvaj flankigoj, la inĝenieroj implikitaj en tiuj studoj persvadis sin ke la roko nomita Ar-Men estis la malplej malbona solvo. Tamen, kiam en 1865 ilia kolego, Paul JOLY, ŝipveturis al la loko por komenci prepari la laborojn, li pene ekvidis la rokon, konstante en la ŝaŭmo kaj konkludis sian raporton per tiuj vortoj:

Citaĵo
 Oni ne povas konsideri tie fari masonaĵon, la dimensioj estas tro etaj![4]

Tamen la Maraferoj insistis kaj urĝe sendis sur Ŝoseo de Sein inĝenieron hidrografon Ploix. Kvankam li agnoskis la nekredeble malfacilaĵojn de tiu projekto, li montris sin pli optimista pri la ebleco konstrui lumturon sur Ar-Men. Lia protokolo finfine sukcesis konkeri la konsenton de la Komisiono pri Lumturoj, kaj en aŭgusto 1866, Paul Joly, kiu ĵus reiris al Ar-Men, de kie li revenis kun krokizoj, kiuj ebligos prepari la konstruon de la lumturo. Ekde tiam, ne plu estos kontestoj, malgraŭ la egaj problemoj, kiujn oni devos solvi sur la konstruejo.

Malrapida kaj danĝera laboro[redakti | redakti fonton]

La laboroj vere komenciĝis en 1887. La unua etapo konsistis en truborado en la roko por enmasonigi ferstangojn, kiuj utilos por fiksi la masonaĵon. Pro tio, s-ro Paul Joly dungis (malfacile) teamon de Sein-anoj, kies vaporŝalupo veturigis ĝis Ar-Men, ekde kiam vetero kaj tajdo estis favoraj. Ekipitaj per kontraŭjoraj ŝnurŝuoj kaj per savozonoj el korko, tiuj porokazaj laboristoj elŝipiĝis duope. Ofte ili devis ekkuŝi por ne esti forportitaj per ondoj, kiuj elĵetiĝis sur ilin. Konstante kanoto gvatis proksime por rekapti la malfeliĉulojn, kiuj tempaltempe estis forportitaj en maron. La bilanco de tiu unua kampanjo estis malabunda: 100 horoj da laborado, 13 prokrastitaj elŝipiĝoj, 9 sukcesintaj. Nur 8 horoj da efektiva laboro sur la roko, 15 boritaj truoj.

La sekvantan jaron, en 1868, la laboraĵoj progresis pli rapide, dank'al milda vetero kaj submastro aparte entreprenema. Tiufoje, favore de 17 elŝipiĝoj (18 horoj da efektiva laboro), 40 truoj estis boritaj kaj ĉirkaŭa kanaleto estis fosita en la roko, cele enfiksi la fundamentan masonaĵon.

La unuaj konstruŝtonoj estis fiksitaj en majo de 1869. La cemento estis preparita per mara akvo. Fine de la konstrusezono, en oktobro, 25 m3 da masonaĵo staris sur Ar-Men, tio estis averaĝe po 1 m3 por ĉiu albordiĝo, por sumo de 42 horoj kaj 10 minutoj je efektiva laboro. Tio estis grava rezulto, konsiderante ke la tasko restis tre danĝera. Unu maristo, ĉiam restis sur la roko, kun nura tasko vokti atente la eblan alvenon de ondegoj. La juna inĝeniero Alfred Cahen, tiam estis persvadita ke la konstruada projekto estos kondukata ĝisfine. La sekvo pravigis lin, eĉ se iuj jaroj la albordiĝoj estis apenaŭ pli multaj ol en la laborkomenco, kvankam ofte oni devis rekonstrui, komence de la sezono, tion, kio la vintraj ŝtormoj detruis aŭ difektis.

Mirinde, tre malmultajn gravajn akcidentojn oni bedaŭris. Fakte pluraj dramoj oni lastmomente evitis, dank'al sendube al la kompetenteco de la maristoj, por okaze dungitaj. Tiel, ekzemple, la 15-an de junio 1878, kiam la maro ekondiĝis danĝere, kanoto evakuanta 14 laboristojn renversiĝis fare de ondego. Malgraŭ la malbona vetero, ĉiuj renversitaj kanotanoj estis sur laborejo la morgaŭan tagon! Unu jaron post tiu epizodo, alia teamo de laboristoj estis trudata salti en maron por aliri la kanotojn, kiuj ne plu povis alproksimiĝi la rokon, pro altaj ondoj kiuj neatendite aperis. En julio 1880, kanoto transportante kvin virojn, estis renversita ĉe la lumtura bazo. Tie ankoraŭfoje, ĉiuj kanotanoj estis savitaj. Tamen la sekvantan jaron, du laboristoj ankoraŭ estis forportitaj per ondego, kiam ili estis transportataj sur kanoto veturiganta ilin ĝis la lumturo: unu el ili dronis ne liginte sufiĉe bone sian savzonon. Bonŝance do ne favoris ĉiujn Ar-men-ajn konstruistojn.

Finfine, post 14 jaroj da laboroj, la lumo estis testita la 18-an de februaro 1881, sekve oficiale ekfunkciigata la 30-an de aŭgusto de tiu jaro. Tamen la konstruada epopeo ne finiĝis. La inĝenieroj de la Komisiono pri Lumturoj, fakte estis zorgoplenaj, neniam ili estis konstruintaj similan turon, preskaŭ simple metitan sur roko apenaŭ pli larĝa ol la lumtura bazamento. Ilia absorba zorgo estis tio: ĉu la konstruaĵo estos sufiĉe stabila konsiderante ĝian altecon? Ĉu ne estas risko ke ĝi renversiĝu pro la enormaj ondegoj, kiuj alsturmas okaze de ŝtormoj?

Post 15 jaroj, s-ro Léon Bourdelles, tiam direktoro pri Lumturoj, ĉesigis tiujn maltrankvilojn. Li decidis komencigi laborojn celante plipezigi la konstruaĵon kaj plifortigi la bazon, post kiam li estis refarinta la kalkulojn pri stabileco, fakte la lumturo estis nesufiĉe peza. Komencitaj en 1897, la laboroj daŭris ĝis 1902. Tiam la starigo de la lumturo de Ar-men povis esti rigardata kiel finita. Kaj cent jarojn poste, la nigra-blanka turo daŭre signalas la teruran Ŝoseon de Sein atestante la eksterordinaran kvaliton de la laboro farita de la konstruistoj.

Vivi en la « infero de la inferoj »[redakti | redakti fonton]

Ĉiutaga vivo tre ordema[redakti | redakti fonton]

Antaŭ aŭtomatigo, en Ar-Men same kiel en aliaj lumturoj, la lumigado kaj mallumigado, planizitaj je preciza minuto, konsistigis la du ĉefajn eventojn en la ĉiutaga vivo de la gardistoj. Tiuj ĉi konstante estis duope loĝantaj en la lumturo kaj alterne deĵoris por vaĉi dudekkvar horojn tage eĉ dum ferioj.

Dum la noktaj vaĉoj (la plej longaj daŭris 9 ĝis 10 horojn!), la laboro konsistis prioritate certigi la bonfunkciadon de la lumo en la lanterno sed ankaŭ atente observi la maran horizonton. Tiu nokta deĵorado estis nepre necesa, ĝi devis ebligi precize situigi eventualajn pereantajn ŝipojn, kontroli ĉu la najbaraj lumturoj kaj lumsignaloj bone funkciis kaj la videbleco restis sufiĉa por ke la lumoj estu vidataj. Kiam iu grava incidento estis lokalizita, ĉu pri ŝipo aŭ apuda lumturo, la gardisto devis alarmi per radioaparato (instalita en la 1950-aj jaroj). Kiam iĝis brumo, tiam oni ekfunkciigis la motoron de sonora signalilo. Ŝajnas ke la lumtura vivo neniam estis plej neeltenebla ol dum la momentoj kiam la tre pova nebulkorno funkciis.

Se la dumnoktaj vaĉoj, principe okazis en la gardista ĉambro, sub la lumsignalo, la dumtagaj vaĉoj (pli mallongaj, de 5 ĝis 6 horoj) ne postulis gardadon tiom atentan, kaj ebligis fari la nepre necesan prizorgadon al la aparatoj kaj al la konstruaĵo. La gardistoj devis esti kapablaj ripari preskaŭ ĉion kaj ion ajn en la lumturo. Fakte ili devis unue esti kapablaj rimarki kaj anstataŭigi la malnoviĝantan aparatojn por antaŭgardi paneojn, ĉefe tiujn kiuj koncernis la lumigon kaj optikojn.

Modernigo trudis, komence de la 1950-aj jaroj, instruado por elektromekanikisto estis deviga por plenumi tiun postenon. Instruata en urbo Brest en la Centro pri Instruado de la Elektronikistoj pri Lumturoj, ĝi konsistis el instruado pri elektro, mekaniko, radiotelefonio kaj ankoraŭ pri lutado-veldado, ktp. La programo sufiĉas por indiki kion oni atendis de la gardistaj intervenoj. Ŝajnas ke la plej oftaj prizorgaj agoj estis farbado. Pri tio, ironia rimarko de gardisto:

Citaĵo
 Estas iom same kiel en la franca mararmeo, ci salutas ĉion, kio moviĝas kaj farbas la restaĵon![5] ! 

Sed ĉiutage, ili devis zorge purigi la optikan lenson, la lanternajn vitrojn kaj la kuprojn de la lampo.

Por la ceteraj okazoj, la gardisto, kiu ne vaĉis, ĝuis tutan liberecon sur tereno ja vere tre malvasta kun tre limigitaj distriĝeblecoj. Li povis ankaŭ akompani sian kolegon, fiŝkapti sur la platformo se la vetero ebligis tion, kuiri (la receptoj de la Ar-Menaj gardistoj transpaŝis la jarojn), aŭskulti radioricevilon, komuniki per radio kun sia familio (tolero de la Administracio pri Lumturoj kaj Signaloj), prepari fiŝkaptan aparataron, fabriki boatetojn el boteloj (tradicia farado de la lumturgardistoj) aŭ eĉ triki. Poste televido, kiam ĝi aperis, ekokupis grandan tempon en la ĉiutaga vivo de tiuj izolitaj viroj.

La komfortkondiĉoj en Ar-Men estis tre spartaj. Ne hejtita estis la lumturo. La interna lumigado dum tre multaj jaroj estis per petrollampo. Ne estis banĉambro, sed ĉiu gardisto havis propran dormoĉambron. Krom la noktogardejo, la kuirejo estis la nura komuna ĉambro en la turo.

Rakontoj de gardistoj[redakti | redakti fonton]

La ĉiutaga monotoneco tamen estis interrompita per plej diversaj eventoj, pli malpli neatenditaj. Antaŭ ĉio estis la ŝtormoj, kiuj devigis la gardistojn enfermiĝi ene de la turo, dum kelkfoje pluraj tagoj. La ondaj fortegoj kaj la vento eĉ malebligis malfermi la fenestrojn aŭ eliri sur la balkonon ĉirkaŭantan la lanternon (je pli ol 30 metroj super la marnivelo?). Ili devis suferi la obtuzajn batojn kaj la vibradojn kaŭzatajn per ĉiu ondego plaŭde rompiĝanta sur la lumturon, sen tro pensi al ebleco ke unu el tiuj enormaj ondegoj forportu la turon, kiel antaŭtimis la arkitektoj.

Post ŝtorma paso, farotaj riparoj ne estis maloftaj: rompita vitro de iu fenestro, fendita vitro de reflektoro, masonŝtonoj forŝiritaj el la lumtura bazo, aŭ eĉ la kuirejo ruinigita per marakvo post enrompiĝo de ondo tra la lumtura pordo. Kvankam tiu ĉambro situis mezalte de la lumturo, supre de la provizejo. Ĝia fenestro estis el netravideblaj dikaj vitroj kaj unu panelo el bronzo ŝirmis ĝin kiam malbelveteris. Jen la fortoj de la elementoj al kiuj Ar-Men devis kaj ankoraŭ devas rezisti.

Ankaŭ okazis akcidentoj, kelkfoje gravaj. En jaro 1921, la ĉefgardisto Sébastien Plouzennec estis forportita per ondego, kiam li estis observanta per binoklo, ĉe la turbazo, boaton krozante proksime de Ŝoseo de Sein. Post tiu dramo oni instalis gardrelon ĉirkaŭ la platformo kaj la elŝipiĝejo. Malgraŭ tio, aliaj gardistoj suferis la saman tragikan finon en la 19-a jarcento. Pri la gardisto estanta en la lumturo, en la sama momento, tia akcidento estas vera traŭmatismo, ju pli kelkfoje estas suspektoj pri li, se liaj rilatoj al la pereinto estis fame neamikaj.

En decembro 1923, la danĝero ne venis el la maro, sed el incendio en la kuirejo. La turo rapide transformiĝis en vasta kameno kaj ne estas alia ebleco, por la gardistoj, kiuj estis lumigantaj la optikon, forfuĝi eksteren, uzante la fulmoŝirmilan kablon kaj la deĵorŝanĝan kablon por malsupreniri al la platformo. De tie, ili sukcesis atingi la kuirejon por estingi la fajron per siteloj plenaj el marakvo.

Kiel en ĉiuj marmezaj lumturoj estas ankaŭ rakontoj pri neamikeco inter gardistoj. En Ar-Men, en la tempo, kiam ĝi estis gardita de tri viroj (antaŭ la dua mondmilito) oni rakontis ke unu el ili, incitita de siaj kolegoj, sin kaŝis supre de murŝranko, por kredigi sian malaperon. Post malsukcesaj traserĉoj, la du gardistoj kunigitaj en la kuirejo komencis laŭdi tiun, kiun ili opiniis forportita per ondego. La koncernato tiam sin montris. Li estis denuncita de siaj furiozaj kolegoj kaj li perdis sian postenon.

En la dua mondmilito, la A-Men-aj gardistoj devis konstante akcepti en la lumturo tri germanajn soldatojn. La okupacianto trudis la estingon senrestriktan de la plej multo el la francaj lumturoj, kio estis radikala maniero por regi ilin. En Ar-men, la lumo devis esti lumigita nur kiam veturis germana ŝipo proksime de Ŝoseo de Sein. La deĵorantaj soldatoj estis informitaj per radioaparato pri tiuj trafikoj. Malgraŭ tiu abomena etoso, kiu tiam regis en la lumturo, gardisto sin ĵetis en maron kaj savis de dronado soldaton, kiu volis preni kormoranon ĵus pafitan per atakpafilo.

Sed la vizitantoj ne ĉiam estis maldezirataj. Kiam belveteris, okazis ke la anaro de la provianta motorboato povis eniri en la lumturon kaj toste trinki pri amikeco kun la gardistoj, tamen laŭvice. Kelkfoje somere, okaze de deĵorŝanĝo, virino uzis la deĵorŝanĝan kablon por pasigi kelkajn minutojn sur tiu ekskluziva vira areo kaj tiel ĝojigi per ŝia estanteco la aŭsteran loĝejon.

La deĵorŝanĝaj riskoj[redakti | redakti fonton]

Krom en esceptaj belaj markondiĉoj, la ŝipoj de la servo pri Lumturoj kaj Signaloj respondaj pri proviantado kaj deĵorŝanĝo ne albordiĝis ĉe Ar-Men. Oni starigis ir-reirajn movojn inter la ŝipmasto kaj la lumturo, poste viroj kaj pakaĵoj estis haŭlitaj je kelkaj metroj super la akvoj pere de vinĉo manipulita fare de du gardistoj instalitaj sur la platformo, ĉe la lumtura bazo.

Oni parolas pri tekniko cartahu (deĵorŝanĝa kablo, kiu postulis de la ŝipanaro multe da lerteco, konojn pri la maro kaj kuraĝon.

En Ar-Men, la motorboato ideale devis prezentiĝi ĉe la lumtura bazo tri kvaronhoroj antaŭ la senflusa tajdo. Tiam estis la tempo por estigi ir-reiran mekanismon kaj poste la transŝarĝadon de la viroj kaj de la provivaĵoj, strebante pri la boatstabileco kaj la sekureco de la varoj aŭ de la viroj pendanta super la maro. Por tio, necesis firme teni la pruon de la ŝipo fronte al la hulo, kiu alrompiĝis al la lumturo, sen malproksimiĝi de la turo. Atentema al la disvolviĝo de ĉiu serio da ondoj, la piloto povus esti devigata plirapidigi sian motorboaton per plenpovo de ties motoroj, al la lumtura bazo por rezisti la puŝon de la plej fortaj ondoj.

Dum pluraj jardekoj, la Ar-Men-a deĵorŝanĝo estis plenumita per la ŝipo Velléda estrata de Henri Le Gall, vera majstro pri tiu faro. Tamen, eĉ sub lia estreco, la konduko povus esti tumulta, kiel memorigas tiu eltiraĵo de verko de la verkisto Jean-Pierre Abraham okaze de ties restado en Ar-Men-turo:

Citaĵo
 Kiam mi forlasis ferdeko de Velléda, la ir-reiro ne estis sufiĉe rapida la tako (ĝiro) kaj mi longtempe pasis en ondego, la ŝipanoj kriis. Mi allumturiĝis malseka sur la elŝipiĝejon. Tra miaj malsekaj okulvitroj mi vidis la eksterordinarajn vizaĝojn de s-roj Clet kaj Marrtin, ege palegaj. La maro estas malpli malvarma ol oni opinias. Ni, ĉiuj tri, eksplodis per rido[6]

Kiel sur ĉiuj marmezaj lumturoj, la teamo de gardistoj postenigita ĉe Ar-Men, nombris tri anojn: du deĵorantajn kaj unu ripozantan sur tero (fakte sur insulo Sein) kie loĝejo estis rezervita por ili, ĉe domo « Grand Monarque » (la granda monarĥo), posedaĵo de Administracio pri Lumturoj kaj Signaloj. Ĝis la dua mondmilito, ĉiu laŭvice deĵoris tridek tagojn en la lumturo kaj dek tagoj sur tero. Poste estis dudek tagoj sur lumturo kaj dek tagoj sur tero. Ekde 1971, la deĵortempo estis difinita je dek kvar tagoj, sekve de sep tagoj da ripozo. Evidente tiuj reguloj estis aplikitaj nur kiam la veterkondiĉoj ebligis tion. En Ar-Men, ofte okazis ke la deĵorŝanĝo devis esti nuligita pro malbela vetero. Ja, tio povus daŭri dum longa tempo: la rekordo de tempo pasita en la lumturo, de gardisto estis pli ol cent tagoj...

« Se vetero ebligas » do, laŭ la esprimo uzata de gardistoj kaj ŝipanaro de provianta ŝipo, la deĵorŝanĝo de Ar-Men, ekde 1971, okazis ĵaŭde vintre kaj vendrede somere. Helpata de la motorboataj ŝipanoj, unue estis la deĵoronta gardisto, ekipita per savzono kaj rajdante la pilkegoseĝon uzatan por la ir-reirilo. Kiam sur la lumtura platformo, li anstataŭis la deĵorintan gardiston, kiu siavice uzis la pilkegoseĝon por aliri la boatferdekon, kie la ŝipanoj strebis ebligi ne tro akrobatan surboatiĝon. Sekve oni transpasigis la nutraĵojn kaj la aparataron. Poste por fini, se necesis oni provizis per dolĉa akvo, petrolo kaj gasojlo.

La lasta deĵorŝanĝo de Ar-Men okazis la 10-an de aprilo 1990. Daniel Tréanton kaj Michel Le Ru, la du deĵorintaj gardistoj, tiun tagon, estis helikoptere eligitaj. Ekde la aŭtomatigo, la ripar-teamoj veturas per helikoptero. Unu foje jare, plonĝistoj inspektas la lumturan fundamenton.

Teknika slipo[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

  • Konstruado : 1867 ĝis 1881-jaroj.
  • Alteco super la maro : 33,50 metroj.
  • Entuta alteco : 37 m.
  • Alteco de la fokuso : 33,50 m.
  • Konstruaĵo: Konustrunka turo el grejsa kaj granita masonaĵo, blankigita ĉe la supra parto, farbita nigre ĉe la malsupra parto kun du apudmetitaj ŝirmejoj el masonaĵo, unu nordoriente kaj la alia oriente sur neregulforma fundamenta masonaĵo el videblaj konstruŝtonoj. Supre de la fusto, korniĉo kun metala apogrelo. Oni atingas la lanternon per ŝraŭboforma ŝtuparo kun lumlukoj. La lanterna tegmento estas el zinko. (Priskribo de la inventaro de la francaj lumturoj, Ministerio pri Kulturo, 2001).
  • Situo de Ar-Men: 48°03'01 norde. 4°59'50 okcidente de insulo Sein, departemento Finistero.
  • Vizitoj : ne.
  • Loĝata : ne.

Optiko[redakti | redakti fonton]

  • La 31-an de aŭgusto 1881: konstanta blanka lumo. Optiko je 0,70m fokuso.
  • La 01-an de januaro 1892: konstanta lumo variigita per mallongaj obskurigaĵoj ĉiujn 5 sekundojn. Kuvo kun merkuro, instalita en la sama jaro.
  • La 01-an de oktobro 1897: Lumo kun tri briloj grupigitaj ĉiujn 20 sekundojn. Rotacianta optiko kun 6 paneloj je 1/6. Optiko je 0,25m fokalo.
  • La 10-an de aprilo 1990: blanka lumo kun 3 grupitaj briloj ĉiujn 20 sekundojn. Rotacianta optiko kun 6 paneloj je 1/6 optiko, 0,25 m fokalo.
  • La nuna videbleco estas je 23,5 marmejloj (43,5 km).

Lumo[redakti | redakti fonton]

  • La 01-an de oktobro 1897: Oleogaso (fabrikita sur insulo Sein).
  • 1903: petrola vaporo.
  • 1988: elektrigo (halogena lampo 250 W).
  • 1990: aŭtomatigado.
  • Alteco de la fokuso : 33,50 m.

Sonora signalo[redakti | redakti fonton]

  • Vibrilo ELAC-ELAU 2200 : tri sonoj ĉiujn 60 sekundojn.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Carte marine SHOM 7066
  2. En la komunumo de la lumturaj gardistoj, oni nomas infero la marmezajn lumturojn, purgatorio la surinsulajn lumturojn kaj paradizo la surterajn lumturojn. Tiu ĉi estas la infero de la inferoj
  3. Anne Lessard, « Le phare d’Ar-Men », sur bretagne.com (lire en ligne Arkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine)
  4. 4,0 4,1 citita de Fichou kaj alii, 1999, p. 235
  5. Fichou et alii, 1999, p 403
  6. Armen, 1988, p. 145

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La escepteco de tiu lumturo, ties izoleco kaj ties historio inspiris multajn aŭtorojn. Tamen nur unu esploris la temon en la interno, se tion oni aŭdacas diri : la verkisto Jean-Pierre Abraham, kiu estis lumtura gardisto de Ar-Men de 1959 ĝis 1963.

  • Jean-Pierre Abraham, Armen, Le Tout sur le tout, 1988 [Unua eldono 1967]. Poezia taggazeto pri vintro en Ar-Men.
  • Jean-Pierre Abraham, « Velleda mon amour », en Au plus près, Le Seuil, 2004. Rakonto de Abraham pri lia kriztempa evakuo el la lumturo, pro krizo de apendicito.
  • Henri Queffélec, Un feu s'allume sur la mer, 1956. Romano en kiu la konstruado de la lumturo de Ar-Men estas la fono.
  • Rachilde, La Tour d'amour, Le Tout sur le tout, 1980 [unua eldono 1899]. Stranga romano eldonita fine de la 19-a jc, kiu okazas en la lumturo de Ar-Men.
  • Jean-Jacques Antier. Tempête sur Armen, Presses de la Cité, 2007. Romanigita historio de gardisto de lumturo Armen komence de la 20-a jc.

Aŭdvidaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Le Phare d'Ar-Men, Pathé Ĵurnalo de 1937
  • La Mer et les Jours, dokumenta filmo en 1958 de Raymond Vogel kaj Alain Kaminker ; kroniko de Insulo Sein, kun bildoj pri la deĵorŝanĝo de Ar-Men. Alain Kaminker dronis dum la filmado.
  • « Le Phare d'Ar-Men, » dans Les coulisses de l'exploit, en 1963 ; le elsendaĵo prezentas Jean-Pierre Abraham, tiam juna gardisto de Ar-Men.
  • Ar-Men, mallonga filmo skribita kaj farita de Gilles Auffret, produktita de Temps noir. Adoleskanto enŝipiĝas kiel matroso sur retrestiga ŝipo kun vana espero alproksimiĝi al la lumlturo de la monda fino. Daŭro: 14 min 10 | Formato : 35mm | Bildo: 1.85 | Sono : Dolby SR | © Temps noir 2007
  • Il était un phare, dokumenta filmo 52minuta farita de Thierry Marchadier, produktita de 1+1 Production en 2000. Kun bildovicoj pri ŝtormo kaj reiro al Ar-Men de ties antaŭaj gardistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]