Aragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la historia lando vidu: Kronlando de Aragono
Aragono
hispane: Aragón
katalune: Aragó
aragone: Aragón
aŭtonoma komunumo
'Oficiala nomo: 'Aragono
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Aragono
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Situo Zaragozo
 - alteco 200 m s. m.
Ĉefurbo Zaragozo
 - koordinatoj 41° 38′ 00″ N 00° 53′ 00″ U / 41.63333 °N, 0.88333 °U / 41.63333; -0.88333 (mapo)
Areo 47,719 km² (4 771,9 ha)
Loĝantaro 1 277 471 (2006)
Denseco 26 770,7 loĝ./km²
Aŭtonomeco 18-a de aprilo 2007
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-AR
Situo de Zaragozo enkadre de Hispanio
Situo de Zaragozo enkadre de Hispanio
Situo de Zaragozo enkadre de Hispanio
Situo de Aragono enkadre de Hispanio
Situo de Aragono enkadre de Hispanio
Situo de Aragono enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Aragon
Retpaĝo: Registaro de Aragono

La hispana regiono de Aragono (hispane Aragón [aragon']; 47.650 km2) havas 1.326.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj de Huesca (15.613 km2); Teruel (14.785 km2); kaj Zaragozo (17.252 km 2). La duono de la loĝantaro troviĝas en la ĉefurbo, dum granda parto de la regiono, kaj ĉefe la provinco de Teruelo suferas fortan procezon de senpopoliĝo.

Historio

Aragono estis sendependa reĝlando dum la mezepoko, en la procezo de Rekonkero de la arabe okupita teritorio fare de la kristanoj. Ĝi poste unuiĝis kun la teritorioj de la kataluna rekonkero, por formi la Kronlandon de Aragono, kiu inkludis la nunajn regionojn de Aragono, Katalunio, Valencio kaj Balearoj. Ĝi poste unuiĝis kun Kastilio por formi la hispanan reĝlandon. Tamen, Aragono plu konservis parton de aŭtonomio, ĝis la alveno de la Burbona dinastio, komence de la 18-a jarcento.

Post la nova administra organizado de Hispanio, Aragono denove havas aŭtonoman registaron kaj Parlamenton (Aragonaj Kortezoj).

Lingvoj

La aragona, la hispana kaj la kataluna estas oficialaj lingvoj.

Gravaj aragonanoj

Gravaj historiaj aragonanoj estas la pentristo Francisco de Goya, la filmisto Luis Buñuel kaj la sciencisto Santiago Ramón y Cajal.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.aragon.es greke http://www.cortesaragon.es greke esperantlingva paĝo


Vidu ankaŭ