Arbaro Mastenbos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Mastarbaro limtuŝas Fortikaĵon "Ertbrand" kaj situas ĵus sude de tiu ĉi.

La Mastenbos [mastnbos] estas arbaro en la belga municipo Kapellen. Mast estas loka nomo por pino, precipe por arbara pino. Mast ankaŭ referencas al masto, rilate la formo aŭ la aspekto de tiaj arboj. Laŭlitere temas do de "pinaro" aŭ de "mastarbaro". Pro la facileco ni parolu do de la Mastarbaro. Nuntempe ĝi estas arbaro de 142 hektaroj apartenanta al kaj mastrumata de la Flandra Regiono.

En la Mastarbaro troviĝas grava koncentriĝo de bunkroj [1] [2] el la jaro 1917, konstruitaj de la germana armeo por defendiĝi kontraŭ eventuala atako de la aliancanoj ekde Nederlando.

Situo[redakti | redakti fonton]

La Mastarbaro troviĝas en la regiono Kampino, en la nordokcidenta parto de Kapellen, inter la Antverpena Kontraŭtanka Fosaĵo, la Kalmthoutse steenweg, la Oude Galgestraat kaj la Kapelsestraat. Ĝi estas parto de pli vasta arbarkomplekso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la "Mapo de Ferraris" [3], en la 18-a jarcento la regiono precipe estis kovrata de dunoj kaj erikejo. Tiu ĉi estis formiĝata pro homa agado, nome kaŭze de la tiamaj agrikulturaj metodoj. Dudek hektaroj da erikejo estis necesaj por subteni unu solan hektaron da kampo.

En la 19-a jarcento la agrikulturaj teknikoj estis profunde ŝanĝiĝantaj kaj la erikejoj ne plu estis bezonataj. Oni estis transformanta ilin en terenojn por agrikulturo kaj por forstado. Ĉar la jam origine malriĉaj grundoj estis ege malriĝigataj dum jarcentoj, oni estis provanta rearbarigon helpe de nepostulemaj specioj kiaj pinastro kaj arbara pino. Estis tiu ĉi kiu estis manifestiĝanta kiel la plej taŭga, ĉar juna pinastro ne estis rezistema al vintraj aŭ printempaj frostoj. Tamen ankoraŭ restas tie kaj tie kelke da maljunaj pinastroj en la kampinaj arbaroj. La oficialaj topografiaj mapoj montras ke la plej multe de la koniferplantejoj de la regiono estas establintaj inter 1850 kaj 1910.

Granda parto de la arbara-pina produktaĵo estis destinata kiel minligno en la tiamaj limburgaj terkarbominejoj. Ekde la dua duono de la 20-a jarcento oni estis preferanta la nigran pinon por la rearbarigoj ĉar tiu specio prezentas pli rapidan kreskadon kaj pli rektan trunkon. La plej gravaj specioj en la Mastarbaro do estis la arbara kaj la nigra pino ĝis la fino de la antaŭa jarcento. La nuntempe flandra-regiona arbaro aĉetiĝis de du privataj proprietuloj respektive en 1999 kaj en 2003. Kvankam ambaŭ proprietuluj estis disponantaj la devigan mastrumadplanon, ilia forsta agado estis nur malgranda kaj la subarbaraĵo estis invadata de malfrua prunuso kaj de ponta rododendro (Rhododendron ponticum).

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Laŭ la vegetaĵaranalizoj [4] la plej multaj arbareroj nature apartenas al la arbarkomunumo Kverkaro-Betularo riĉa je blua molinio. En la arbaro troviĝas nur jenaj specioj tipaj por maljunaj arbaroj : agla pteridio (Pteridium aquilinum), ordinara driopterido (Dryopteris carthusiana), ordinara ilekso (Ilex aquifolium), eŭropa lonicero (Lonicera periclymenum).

Laŭ la inventaro ĉirkaŭ 2008 [5] la arbotavolo de la Mastarbaro konsistas el dudek specioj. Signifaj nuntempe estas nur jenaj : korsika pino (46 m³/ha), arbara pino (35m³/ha), fago (19 m³/ha), ruĝa kverko (15 m³/ha), tigfrukta kverko (12 m³/ha), penda betulo (8 m³/ha), ordinara kastaneo (8 m³/ha), ordinara piceo (5 m³/ha), japana lariko (4 m³/ha). Troviĝas ankaŭ : vejmuta pino, ordinara taksuso, pinastro, nigra alno, Menzies-pseŭdocugo, sikomora acero. En la arbetotavolo (difinita kiel stratumo je altoj 2m-8m), dank al la interveno de la Flandra regiono, multe de la malfruaj prunusoj, de la ruĝaj kverkoj kaj de la rododendroj jam estas forigitaj. Nuntempe la indiĝenaj specioj, antaŭe maloftaj, havas la eblon de disvolviĝi : betulo, tigfrukta kverko, birdokaptista sorbuso, penda betulo, frangolo, nigra alno, ordinara ilekso.

La nuntempa mastrumadplano [6] celas favori la miksan arbaron de foliarboj-koniferoj kaj samtempe krei dissemitajn senarbejojn kun erikejo, arbustaro kaj akvejoj.

Alia celo estas protekto de minacataj specioj : kaprimulgo, alciono, vespobuteo, nigra pego, Gomphus vulgatissimus (libeloj), Libellula fulva (libeledoj), ĝardenruĝvostulo, najtingalo, multkolora dikkapulo, Satyrium ilices, Callophrys rubi, Hipparchia semele (papilioj) kaj Chorthippus mollis (akrido).

Danke al la natura ĉirkaŭaĵo, la akvejoj kaj la ĉeesto de bunkroj el la unua duono de la 20-a jarcento la kiropteroj, inter kiuj Myotis dasycneme kaj Myotis emarginatus, trovas favoran vivejon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. nederlande La germana bunkraro en la Mastarbaro.
  2. nederlande Ingelbrecht, Jan 2012 : Een Duitse bunkerlinie uit 1917. 't Bruggeske, Hogescote V.Z.W., 44/3, 17-29.
  3. nederlande Mapo de Ferraris el la 18-a jarcento
  4. 2008 : Plena Mastrumadplano, Inventaro pp. 159-162
  5. 2008 : Plena Mastrumadplano, Inventaro p. 75
  6. nederlande Roovers P. e.a. 2008 : Uitgebreid bosbeheerplan (Plena Mastrumadplano) - Beheerdoelstellingen 17(49)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • nederlande Cornelis J., Hermy, M., Roelandt B., De Keersmaeker L. & Vandekerkhove K. 2009 : Bosplantengemeenschappen in Vlaanderen. Een typologie van bossen gebaseerd op de kruidlaag. INBO.M.2009.5, Agentschap voor Natuur en Bos en Instituut voor Natuur- en Bosonderzoek, Bruselo, 316 p. ISBN 978904030303029
  • nederlande Roovers P., Stijnen T., Breevaart A., Mannaert A., Andriessen W., Van der Wijden B. 2008 : Uitgebreid beheerplan bossen regio Kapellen-Brasschaat-Schoten, ARCADIS Belgium nv i.s. m. VBV i.o.v. Agentschap voor Natuur en Bos

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]