Arbidtubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arbidoj, ŝirmitaj per plastaj tuboj.

Arbidtuboarbidŝirmilo estas speco de plasta ŝirmilo uzita por protekti arbojn dum la junaĝaj fazoj de ilia kreskado. En regionoj kie oni angle parolas, arbidŝirmiloj estas ankaŭ konataj kiel Tuley-tuboj.

Arbidtuboj protektas junajn arbojn kontraŭ mordeto de la plej multaj herbovoruloj formante fizikan baron kune kun baron al kemiaj sprajaplikaĵoj. Plie, arbidtuboj akcelas kreskadon disponigante et-forcejan medion kiu reduktas malsekecostreson, direktas kreskadon en ĉeftigon kaj radikojn kaj permesas efikan kontrolon de trudherboj kiuj povas prirabi akvon kaj sunlumon al arbidoj.

Alternativo por tradicia arbidtubo estas io kio oni nomas arbidspiralaĵo. Tiuj estas volviĝintaj bendoj de polivinil-klorido en diversaj diametroj, longoj kaj koloroj. Produktitaj de 100% reciklita polivinil-klorido, tiuj estas ekonomiaj kaj medioprotektaj rimedoj por sekurigi la arbidojn kontraŭ mordetado de la faŭno kaj kontraŭ severaj cirkonstancoj, samtempe malhelpante ke rubplastoj estu senditaj al rubodeponejoj.

Ili estas precipe popularaj en Britujo en pejzaĝo-plantadomodeloj, sed ilia graveco estis establita en Usono ekde la jaro 2000. Proksimume 1 miliono da arbidtuboj estis uzitaj en Britujo en 1983-1984 [1], kaj 10 milionoj estis produktitaj en 1991 [2].

Multaj koloroj kaj varioj de arbidotuboj ekzistas. Estas konsiderinda debato ĉe produktantoj de arbidtuboj rilate ideala koloro, dimensio, formo kaj teksturo por optimala plantokreskado. En la nordaj klimatoj de Nordameriko taŭgas arbidtuboj kiuj altas 1,5 metrojn : ili oferas la plej bonan protekton kontraŭ cervedoj. Ili havas vento-truojn en la supra parto por permesi al foliarboj alkutimiĝadon por la vintromonatoj. La subaj partoj ne havas truojn por protekti la arbidojn kontraŭ herbicidosprajo kaj ronĝulodamaĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tuley 1985
  2. Potter 1991

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]