Arktaj emberizoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arktaj emberizoj
Brunnuka emberizo (Calcarius ornatus)
Brunnuka emberizo
(Calcarius ornatus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Plectrophenax
Genroj de subdivizioj

P. nivalis
P. hyperboreus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Arktaj emberizoj estas populara nomo por la birdospecioj membroj de Plectrophenax, malgranda genro de paserinaj birdoj de la familio de Emberizedoj.

Ĝi havas nur du membrojn, kiuj povus esti samspeciaj ĉar laŭ multaj fakuloj temas pri ununura specio.

Ili estas tre arktaj reproduktantaj semomanĝantaj birdoj kun fortikaj, konusformaj bekoj, kaj multe blanko en la plumaro, ĉefe ĉe la masklaj plenkreskuloj. Ili nestumas en rokfendoj. Kiel espereble, ambaŭ specioj estas tre migrantaj, kaj vintrumas en pli moderklimataj areoj.

La plumaroj estas similaj, sed la Beringa emberizo havas pli da blanko kaj malpli da nigro en sia plumaro, ĉefe ĉe flugiloj kaj vosto. Masklaj reproduktuloj de ambaŭ specioj estas ĉefe blankaj kun kontrasta nigro en almenaŭ la flugiloj, sed estas pli senkoloraj vintre. Inoj havas blankabrunan plumaron. La alvokoj de ambaŭ specioj estas identaj kaj inkludas mallaŭtan trilaĵon hudidi fiit fiit fiŭ hudidi fiit fiit fiŭ hudidi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Byers, Olsson kaj Curson, Buntings and Sparrows ISBN 1-873403-19-4
  • Mullarney, Svensson, Zetterstrom kaj Grant, Collins Bird Guide ISBN 0-00-219728-6
  • Hofstad E, Espmark Y, Moksnes A, Haugan T & Ingebrigtsen M. (2002) The relationship between song performance and male quality in snow buntings (Plectrophenax nivalis). (Canadian Journal of Zoology. vol '80', no 3. p. 524-531)