Oranĝbeka aremono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arremon aurantiirostris)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝbeka aremono
Oranĝbeka aremono
Oranĝbeka aremono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Arremon
Specio: A. aurantiirostris
Arremon aurantiirostris
(Lafresnaye, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Oranĝbeka aremono (Arremon aurantiirostris) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonoj.

Ĝi troviĝas en Centrameriko en Belizo, Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo kaj Panamo kaj en nordorienta Sudameriko en Kolombio, Ekvadoro kaj norda Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Tiu aremono montras tre nigrablankan kapobildon konsistantan el nigra ĝenerala koloro kun tre markata blanka superokula strio kiu ne atingas la bekobazon sed ja la kolflankon. Sub la blanka gorĝareo estas nigra brustozono kiu separas ĝin el pli grizaj kolumo kaj subaj partoj. La dorso estas tre olivverdeca. La kruroj rozkoloraj kun tre oranĝeca beko kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]