Aruŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Nacia Parko Arusha kaj Regiono Arusha.

Arusha estas urbo en la nord-oriento de Tanzanio, ĉefurbo de la regiono Arusha. Ĝiaj koordinatoj estas 3° 21′ 53″ S 36° 40′ 29″ O / 3.36472 °S, 36.67472 °O / -3.36472; 36.67472 (mapo)Koordinatoj: 3° 21′ 53″ S 36° 40′ 29″ O / 3.36472 °S, 36.67472 °O / -3.36472; 36.67472 (mapo). Ĝi situas je alto de 1.400 metroj super marnivelo kaj havas 341.155 loĝantojn (2005-01-01).

Dosiero:Arusha.jpg
Arusha kaj eksa vulkano Meru

Arusha estas industria centro en regiono agrokultura, kiu produktas precipe kafon, kotonon, juton, tanacetojn, kokosojn kaj sisalon. Fervojo ĝin ligas al la havenoj de Tanga kaj Mombasa (en Kenjo). Nacia flughaveno ne nur ligas ĝin al aliaj tanzaniaj urboj, sed ankaŭ al naturparkoj, ekz. parko Serengeti. La plej proksima internacia flughaveno, Internacia Flughaveno Kilimanĝaro, distancas ĉ. 50 kilometrojn.

Pro sia situo proksime al pluraj naturparkoj kaj al monto Kilimanĝaro Arusha estas la centro de turismo de Tanzanio.

En la jaro 1963 estis kreita en Arusha la Organizo por Afrika Unio (Organisation de l'Unité Africaine OUA), kiu evoluis al Afrika Unio (Union Africaine UA) en 1999. Vidu [1]

En novembro 1995 Unuiĝintaj Nacioj en Arusha instalis internacian puntribunalon pri Ruando por juĝi la krimojn de genocido faritajn en Ruando en 1994.

Ĝemelaj urboj

Arusha ĝemeliĝis kun Durham kaj Kansasurbo, ambaŭ en Usono.