Audouin Dollfus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la astronomo kaj aeronaŭto Audouin Dollfus. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Dollfus.
Audouin Dollfus
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1924 (1924-11-12)
en Parizo
Morto 1-an de oktobro 2010 (2010-10-01) (85-jaraĝa)
en Versailles
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo
Familio
Patro Charles Dollfus
Infano Ariane Dollfus
Parencoj Jean Dollfus
Okupo
Okupo astronomofizikisto
vdr

Audouin DOLLFUS (naskiĝis la 12-an de novembro 1924 en Parizo, mortis la 1-an de oktobro 2010 en Versailles) estis franca astronomo kaj aeronaŭto Fakulo pri la sunsistemo, li estis la filo de la aeronaŭto Charles Dollfus.

Astronomo[redakti | redakti fonton]

Li lernis en la fakultato pri sciencoj de la Universitato de Parizo, kie li ricevas doktorecon pri fizikaj sciencoj en 1955. Li laboris kiel astronomo en la departemento pri astrofiziko de la observatorio de Meudon, kie li estris interalie la Laboratorion pri Fiziko de la Sunsistemo.

Plejparto el siaj laboroj estis faritaj danke al observoj en la observatorio de Pic du Midi de Bigorre.

Uzante la polarizadon de la lumo, li determinis la kemian komponiĝon de la grundo de Marso[1] kaj eltrovis atmosferon ĉirkaŭ Merkuro[2]. Li serĉis, ĉiam studante la luman polarizadon, la ĉeeston de luna atmosfero, kaj alvenis al la konkludo, ke Luno havas nenian atmosferon.

La 15-an de decembro 1966 li malkovris la saturnan sateliton Janon[3]. Li eble ankaŭ observis Epimeteo, alia saturna luno kiu sekvas la saman orbiton, sed li ne ekkomprenis, ke estas alia objekto ol Jano. Epimeteo estis oficiale malkovrita de Richard L. Walker la saman jaron.

Aeronaŭto[redakti | redakti fonton]

La 22-an de aprilo, ekfluginte de la aerodromo de Vélizy-Villacoublay, li atingis la rekordan altitudon de 14 000 m levita per grapolo da 104 balonoj[4]. Tiu ekspedicio celis fari astronomiajn observojn en la alta atmosfero.

En aliaj balonaj flugoj, li studis Marson kaj malkovris la ĉeeston de akvo sur ĝi.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La asteroido 2451 Dollfus ricevis lian nomon[5].

Li estis farita kavaliro de la Honora Legio la 12-an de aprilo 2009[6].

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]