August Ferdinand Möbius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Ferdinand Möbius.

August Ferdinand Möbius (17-a de novembro 1790, Schulpforte ĉe Naumburg (Saale) ĝis 26-a de septembro 1868, Leipzig) estis germana matematikisto kaj astronomo ĉe la universitato Leipzig.

Familio

Sia patro Johann Heinrich Möbius estis dancad-instruisto en Schulpforte. La patrino estis posteulino de Marteno Lutero.

En 1820 Möbius edziĝis al Dorothea Christiane Juliane Rothe (n. 26-a de aprilo 1790 en Gera; m. 9-a de septembro 1859 en Leipzig). Ili havis unu filinon, Emilie Auguste (1822–1897), kaj du filojn: August Theodor (1821–1890) kaj Paul Heinrich August (1825–1889).

Faroj

rubando de Möbius

Möbius verkis multnombrajn ampleksajn traktaĵojn kaj verkojn pri astronomio, geometrio kaj statiko.

Verkoj

Liaj plej gravaj verkoj okupiĝis pri la esploro de la interagoj inter geometrio kaj mekaniko:

  • Der barycentrische Calcül: ein neues Hilfsmittel zur analytischen Behandlung der Geometrie. Leipzig (1827)
  • Lehrbuch der Statik. 2 Bde. Leipzig (1837)
  • Die Elemente der Mechanik des Himmels. Leipzig (1843)

Trans la menciitaj verkoj li aldonis per multenombraj malgrandaj artikoloj al la evoluo de diversaj matematikaj branĉoj. Laŭ sia nomo nomitaj estas i.a. la Möbius-geometrio, la funkcio de Möbius, la transformo de Möbius kaj la rubando de Möbius.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj