August Neidhardt von Gneisenau
August Neidhardt von Gneisenau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1760 en Schildau | ||||
Morto | 23-an de aŭgusto 1831 (70-jaraĝa) en Poznano | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Ĥolero vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Erfurto vd | ||||
Familio | |||||
Patro | August Wilhelm von Gneisenau (en) vd | ||||
Patrino | Eva Müller (en) vd | ||||
Infanoj | Emilie, Gräfin Neidhart von Gneisenau (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro marŝalo Protestanta reformisto politikisto reformator (en) vd | ||||
Laborkampo | Militaj aferoj vd | ||||
Aktiva dum | 1779– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
August Wilhelm Anton Neidhardt von GNEISENAU (naskiĝinta la 27-an de oktobro 1760 en Schildau, mortinta la 23-an de aŭgusto 1831 en Poznano) estis germana feldmarŝalo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Originanta el aŭstra nobela familio li sekvis la patron estantan en (saksiaj servoj, je kampanoj. Pasigis li la junulajn jarojn en malriĉeco ĝis la avo kunprenis lin al Würzburg por altkvalita edukado en lernejo de la jezuitoj. En 1772 li venis en la patran domon al Erfurto kaj ekstudentis juron ĉe la universitato de Erfurto en 1777. Pro manko da mono li eniris la aŭstrajn trupojn je Erfurto transironte post jaro al la armeo de Ansbach-Bayreuth. Fariĝis li leŭtenanto en la 1782-a jaro antaŭ iro al Ameriko por batali por la angloj kontraŭ la dissplitiĝantaj kolonioj. Post jama reveno el Eŭropo en 1783 (sen partopreno en bataloj) li gajnis multajn spertojn en Ameriko.
Komence de 1786 li eniris la armeon de Prusujo kaj estis sendita en 1786 al libera regimento je Silezio. En 1787 li venis al Lwówek Śląski al la regiona komandejo, estiĝis en 1790 stabkapitano kaj partoprenis inter 1793 kaj 1795 la okupadon de Polujo. Edzigis lin en 1786 Karoline von Kottwitz; en Jawor li gardadis kaj ekkonis la malfortojn de la prusa soldataro; laŭ tio atendis li katastrofon. Pinte de sia bataliono li batalumis en 1806 ĉe Saalfeld kaj Jena, iĝis majoro kaj komisiiĝis formi en Latvujo novajn rezervajn trupojn. Sed en aprilo 1807 li posteulis la maljunan generalleŭtenanto Franz von Loucadou en Kołobrzeg. Poste li, danke al la civitanoj kaj Ferdinand von Schill, sukcese defendadis ĉi fortikaĵon premitan kontraŭ plinombra malamika soldataro ĝis la paco de Tilsit. Por tio li ricevis la meritordenon, iĝis ĉefo de la inĝeneniera korpuso kajmembro de la komisiono por armea reorganizo.
Tiukuntekste li ege laboris por la renaskiĝo de Prusujo helpante al Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein kaj al Gerhard von Scharnhorst. Post demisidevo de Stein (por plaĉi al Napoleono Bonaparte) ankaŭ Gneisenau estis maldungita. Sed li sendiĝis neoficiale priesplori fremdlandajn cirkonstancojn politikajn kaj armeajn. En 1811 vojaĝis li al Aŭstrujo, Rusujo kaj Anglujo skziante multajn planojn. Ofte li malesperis pri la lameco de la prusa reĝo koncerne daŭrigon de kontraŭnapoleona batalo.
Post ol li lernis pri la rezulto de la franca kampanjo en Rusujo, li fariĝis en marto 1813 generalmajoro kaj generalstabestro ĉe la korpuso de Gebhard Leberecht von Blücher, post la packontrakto eĉ de la kompleta silezia armeo. Famis liaj faro de operaciaj planoj kaj sengracia realigo de ili dum liberigbataloj por Germanujo. Post la batalo de Leipzig lia reĝa moŝto dankis lin per nomumo de generalleŭtenanto, nobeligo kaj monsumo (ĉi lasto post la Paco de Parizo en 1814. En 1815 Blücher denove fidis liajn fortojn kaj helpis venki ĉe Waterloo eĉ post la malvenko ĉe Ligny en la 16.6.1815. Post nova packontrakto li estiĝis generalo de la infanterio kaj ekestris la rejnlandan armearon. En 1816 li pensiiĝis retiriĝonte je Kastelo Erdmannsdorf apud Mysłakowice.
Interrompis la trankvilon pasigantan en la Giganta Montaro vokiĝo je aliaj oficoj: en 1818 li fariĝis guberniestro de Berlino kaj membro de la urba konsilio, en 1825 generalfeldmarŝalo kaj estro de soldatekzamenkomisiono. En 1831, kiam eksplodis la Novembra ribelo li komandantis pri la kvar eostaj armeeroj protektantaj la landlimon. En Poznano mortis li pro ĥolero, entombigo lia estis en r starb aber in Posen an der Cholera und wurde in Sommerschenburg (Sommersdorf).
Graveco kaj honoroj
[redakti | redakti fonton]Gneisenau estis bonega militestro kaj soldato posedante ampleksan ĝeneralan klerecon. Lia politikista lerteco estus ebliginta ankaŭ alian karieron de li post la 1815-a jaro. Eble ne al ĉiuj ŝatus tia kariero de li. Statuojn oni starigis en 1855 en Berlino ĉe Opereja Placo apud tiuj de Blücher kaj Yorck, je Kołobrzeg - de la defendadkolego Joachim Nettelbeck - kaj en 1904 en la naskiĝurbo Schildau. De 1889 la Dua pomeria grenadirregimento n-ro 9 portis lian nomon. Batalŝipo kun lia nomo (en uzo de 1880) sinkis en decembro 1900.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- "Gneisenau" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 8. Leipzig 1907, p. 64-65