Bagaha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bagaha
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 845101
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 8′ N, 84° 4′ O (mapo)27.12584.065Koordinatoj: 27° 8′ N, 84° 4′ O (mapo) [+]
Alto 135 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bagaha (Biharo)
Bagaha (Biharo)
DEC
Bagaha
Bagaha
Situo de Bagaha
Bagaha (Barato)
Bagaha (Barato)
DEC
Bagaha
Bagaha
Situo de Bagaha

Map

vdr

Bagaha, hindie बगहा estas urbego en norda Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Biharo, en kantono de Muzaffarpur, en distrikto de Okcidenta Ĉamparan.

Kupra plataĵo de Bagaha, datita 1020

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Bagaha havis 112 634 da loĝantoj kun legopovo 60% (laŭ germanlingva Vikipedio), la sama, ol la landa mezumo. Bagaha atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la frua 21-a jarcento.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bagaha situas sur ebenaĵo laŭ Gandok en alteco de 135 m (laŭ rusa Vikipedio 79 m) super la marnivelo tre proksime al Utar-Pradeŝo kaj iom proksime al la nepala ŝtatlimo. Kuŝinagaro troviĝas 46, distrikta sidejo Bettiah 58, Deoria 66, Gorakhpur 80, Motihari 99, Sivan 105, Ĉapra 163, kantona sidejo Muzaffarpur 172, subŝtata ĉefurbo Patnao 199, Kolkata 668, tutlanda ĉefurbo Delhio 694, Mumbajo 1464 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj trovis restaĵojn el la mezepoko. La brita epoko daŭris inter 1765-1947.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Bagaha la sola menciindaĵo estas la sukerfabriko.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Bagaha altlernejo (filio de Muzaffarpur) funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Bagaha la oficialaj lingvoj estas la bojpura, hindia kaj urdua lingvoj. Inter ili la bojpura estas parolita fare de la plimulto.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Bagaha estas hinduismo kun 81%, poste islamo ĉirkaŭ 18%, pli poste aliaj religioj malpli, ol 1%.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bagaha situas en humida subtropika klimato (Cfa). La temperaturo estas jare averaĝe 25 °C kaj varias inter 19-32 °C. Jare pluvas pli, ol 1000 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bagaha estas randa urbego, tial ĝi ne havas bonajn trafikeblecojn. La urbego havas trairan fervojan kaj ĉefvojan liniojn, krome solan alvenintan flankovojon. La plej proksima flughaveno funkcias en Kuŝinagaro. Enurbe aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans