Bahaa kalendaro
La Bahaa kalendaro uzata de la Bahaa Kredo estas ankaŭ nomata Badí‘ ("Unika", "Mirinda") Kalendaro. Ĝi estas suna kalendaro kun normaj jaroj de 365 tagoj kaj superjaroj de 366 tagoj, kiel eksplikite en la Kitáb-i-Aqdas. Jaroj dividiĝas en 19 monatoj, ĉiu kun 19 tagoj, kaj plusa periodo de "Intermetitaj Tagoj" (po 4 normjare, 5 superjare) inter la 18-a kaj 19-a monatoj (kutime la 26-a de februaro ĝis la 1-a de marto). Jaroj en la Bahaa kalendaro komenciĝas je la printempa ekvinokso (kutime la 21-a de marto en la Gregoria kalendaro). Tagoj komenciĝas je sunsubiro la antaŭan suntagon kaj finiĝas je sunsubiro la aktualan suntagon.
Bahaa Ortografio | |
---|---|
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan: « Bahaa ortografio ». |
Historio
La Bahaa kalendaro naskiĝis el la originala Badí‘ ("Unika", "Mirinda") kalendaro, kreita de la Báb, kiu elektis Diajn atributojn kiel la monat-nomojn. Bahá'u'lláh aprobis kaj adoptis ĉi tiun kalendaron, kaj dekretis ke Noruzo (Naw-Rúz), la printempa ekvinokso (kiu povas okazi la 20-an, 21-an, aŭ 22-an de marto), estu la unua tago de la jaro, kaj ankaŭ klarigis pri la intermetitaj tagoj.
La bahaa skriboj lasis kelkajn aferojn rilate la efektivigon de la kalendaro decidota far la Universala Domo de Justeco antaŭ ol ĝi povis plene kaj unuece esti aplikata tutmonde. La 10-an de julio 2014 la Universala Domo de Justeco anoncis, ke tiu universala aplikado komenciĝu je la sunsubiro de la 20-a de marto 2015, nome kun la unua tago de la bahaa jaro 172, kaj komunikis siajn decidojn rilate al la ankoraŭ nesolvitaj eroj. Provizore, Shoghi Effendi, la Gardanto de la Bahaa Kredo, estis deklarinta ke por la kredantoj en la Okcidento la kalendaro estu 'ŝlosita' al la Gregoria kalendaro kaj ke pro tio la nova jaro ĉiam komenciĝu je sunsubiro la 20-an de marto. Nun la Universala Domo de Justeco elektis Teheranon, la naskiĝlokon de Bahá'u'lláh, kiel lokon por la fiksado de la ekvinoks-dato respektive la komenco de Naw-Rúz, tiel ke ekde 2015 tiu povas okazi la 20-an, 21-an, aŭ 22-an de marto. Krome ĝi faris decidojn rilate la fiksadon de la festotagoj ene de la kalendaro kaj fiksis ke la naskiĝtagoj de Báb kaj Bahá'u'lláh de nun "estos festataj je la unua kaj la dua tago sekvantaj la okan novlunon post Noruzo laŭ anticipa determinado per astronomiaj tabeloj utiligantaj Tehranon kiel referencpunkton. El tio rezultos moviĝado de la festado de la Ĝemelaj Naskiĝtagoj jaron post jaro interne de la monatoj Maŝijato, Elmo kaj Godrato laŭ la badia kalendaro, aŭ de la mezo de Oktobro ĝis la mezo de Novembro laŭ la gregoria kalendaro."
La jaroj en la bahaa kalendaro kalkuliĝas ekde la 21-a de marto 1844, la komenco de la Bahaa Erao aŭ Badí‘ Erao (mallonge BE). Tiel la jaro 1 BE daŭris de 21-a de marto 1844 ĝis la 20-a de marto 1845.
Bahaaj Monatoj
La esperantigoj sekvas la libron de Esslemont 1978[1]
Araba Nomo | Araba Skribo | Esperantigo | Esperanta Traduko | Gregoriaj Datoj* |
---|---|---|---|---|
Bahá' | بهاء | Bahao | Splendoro | 21-a de marto - 8-a de aprilo |
Jalál | جلال | Ĵalalo | Gloro | 9-a de aprilo - 27-a de aprilo |
Jamál | جمال | Ĵamalo | Beleco | 28-a de aprilo - 16-a de majo |
‘Aẓamat | عظمة | Azamato | Grandiozeco | 17-a de majo - 4-a de junio |
Núr | نور | Nuro | Lumo | 5-a de junio - 23-a de junio |
Raḥmat | رحمة | Ramato | Indulgo | 24-a de junio - 12-a de julio |
Kalimát | كلمات | Kalemato | Vortoj | 13-a de julio - 31-a de julio |
Kamál | كمال | Kamalo | Perfekteco | 1-a de aŭgusto - 19-a de aŭgusto |
Asmá’ | اسماء | Asmao | Nomoj | 20-a de aŭgusto - 7-a de septembro |
‘Izzat | عزة | Ezato | Potenco | 8-a de septembro - 26-a de septembro |
Mashíyyat | مشية | Maŝijato | Volo | 27-a de septembro - 15-a de oktobro |
‘Ilm | علم | Elmo | Scio | 16-a de oktobro - 3-a de novembro |
Qudrat | قدرة | Godrato | Povo | 4-a de novembro - 22-a de novembro |
Qawl | قول | Goŭlo | Parolo | 23-a de novembro - 11-a de decembro |
Masá’il | مسائل | Masaelo | Demandoj | 12-a de decembro - 30-a de decembro |
Sharaf | شرف | Ŝarafo | Honoro | 31-a de decembro - 18-a de januaro |
Sulṭán | سلطان | Soltano | Suvereneco | 19-a de januaro - 6-a de februaro |
Mulk | ملك | Molko | Regado | 7-a de februaro - 25-a de februaro |
Ayyám-i-Há' | ايام الهاء | Intermetitaj Tagoj | 26-a de februaro - 1-a de marto | |
‘Alá’ | علاء | Alteco | 2-a de marto - 20-a de marto (Fastmonato) |
* La sekvaj datoj validas se Noruzo falas sur la 21-an de marto; se ĝi falas sur la 20-an aŭ la 22-an tiuj datoj respektive ŝoviĝas.
Bahaaj Sanktaj Tagoj
Nomo | Gregoriaj Datoj* | Sindeteno de Laboro |
---|---|---|
Noruzo (Naw-Rúz) (Bahaa Festo Novjara) | 21-a de marto | Jes |
Unua tago de Riḍván (arabe: رضوان) | 21-a de aprilo | Jes |
Naŭa tago de Riḍván | 29-a de aprilo | Jes |
Dek-dua tago de Riḍván | 2-a de majo | Jes |
Deklaracio de Báb | 24-a de majo | Jes |
Forpaso de Bahá'u'lláh | 29-a de majo | Jes |
Martirigo de Báb | 10-a de julio | Jes |
Naskiĝo de Báb | la 1-a tago sekvanta la 8-an novlunon post Noruzo | Jes |
Naskiĝo de Bahá'u'lláh | la 2-a tago sekvanta la 8-an novlunon post Noruzo | Jes |
Tago de la Interligo | 26-a de novembro | Ne |
Forpaso de `Abdu'l-Bahá | 28-a de novembro | Ne |
* La sekvaj datoj validas se Noruzo falas sur la 21-an de marto; se ĝi falas sur la 20-an aŭ la 22-an tiuj datoj respektive ŝoviĝas.
Bahaa Semajno
Araba Nomo | Araba Skribo | Esperanta Traduko | Semajntago |
---|---|---|---|
Jalál | جلال | Gloro | Sabato |
Jamál | جمال | Beleco | Dimanĉo |
Kamál | كمال | Perfekteco | Lundo |
Fiḍál | فضال | Graco | Mardo |
‘Idál | عدال | Justeco | Merkredo |
Istijlál | استجلال | Majesteco | Ĵaŭdo |
Istiqlál | استقلال | Sendependeco | Vendredo |
Váḥid kaj Kull-i-Shay’
Ekzistas en la kalendara sistemo Bahaa ankaŭ 19-jara ciklo nomata Váḥid kaj 361-jara (19x19) superciklo nomata Kull-i-Shay' (laŭvorte, "Ĉiuj Aferoj"). La naŭa Váḥid de la unua Kull-i-Shay’ komenciĝis en 1996. La dua Kull-i-Shay’ komenciĝos la 21-an de marto 2205. (Jaroj kalkuliĝas de 1844.)
Jaroj en Váḥid:
No. | Araba Nomo | Araba Skribo | Esperanta Traduko | 1V | 2V | 3V | 4V | 5V | 6V | 7V | 8V | 9V | 10V | 11V | 12V | 13V | 14V | 15V | 16V | 17V | 18V | 19V |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Alif | أﻟﻒ | A | 1844 | 1863 | 1882 | 1901 | 1920 | 1939 | 1958 | 1977 | 1996 | 2015 | 2034 | 2053 | 2072 | 2091 | 2110 | 2129 | 2148 | 2167 | 2186 |
2 | Bá’ | باء | B | 1845 | 1864 | 1883 | 1902 | 1921 | 1940 | 1959 | 1978 | 1997 | 2016 | 2035 | 2054 | 2073 | 2092 | 2111 | 2130 | 2149 | 2168 | 2187 |
3 | Ab | أب | Patro | 1846 | 1865 | 1884 | 1903 | 1922 | 1941 | 1960 | 1979 | 1998 | 2017 | 2036 | 2055 | 2074 | 2093 | 2112 | 2131 | 2150 | 2169 | 2188 |
4 | Dál | دﺍﻝ | D | 1847 | 1866 | 1885 | 1904 | 1923 | 1942 | 1961 | 1980 | 1999 | 2018 | 2037 | 2056 | 2075 | 2094 | 2113 | 2132 | 2151 | 2170 | 2189 |
5 | Báb | باب | Pordego | 1848 | 1867 | 1886 | 1905 | 1924 | 1943 | 1962 | 1981 | 2000 | 2019 | 2038 | 2057 | 2076 | 2095 | 2114 | 2133 | 2152 | 2171 | 2190 |
6 | Váv | وﺍو | V | 1849 | 1868 | 1887 | 1906 | 1925 | 1944 | 1963 | 1982 | 2001 | 2020 | 2039 | 2058 | 2077 | 2096 | 2115 | 2134 | 2153 | 2172 | 2191 |
7 | Abad | أبد | Eterneco | 1850 | 1869 | 1888 | 1907 | 1926 | 1945 | 1964 | 1983 | 2002 | 2021 | 2040 | 2059 | 2078 | 2097 | 2116 | 2135 | 2154 | 2173 | 2192 |
8 | Jád | جاد | Malavareco | 1851 | 1870 | 1889 | 1908 | 1927 | 1946 | 1965 | 1984 | 2003 | 2022 | 2041 | 2060 | 2079 | 2098 | 2117 | 2136 | 2155 | 2174 | 2193 |
9 | Bahá' | بهاء | Splendoro | 1852 | 1871 | 1890 | 1909 | 1928 | 1947 | 1966 | 1985 | 2004 | 2023 | 2042 | 2061 | 2080 | 2099 | 2118 | 2137 | 2156 | 2175 | 2194 |
10 | Ḥubb | حب | Amo | 1853 | 1872 | 1891 | 1910 | 1929 | 1948 | 1967 | 1986 | 2005 | 2024 | 2043 | 2062 | 2081 | 2100 | 2119 | 2138 | 2157 | 2176 | 2195 |
11 | Bahháj | بهاج | Rava | 1854 | 1873 | 1892 | 1911 | 1930 | 1949 | 1968 | 1987 | 2006 | 2025 | 2044 | 2063 | 2082 | 2101 | 2120 | 2139 | 2158 | 2177 | 2196 |
12 | Javáb | جواب | Respondo | 1855 | 1874 | 1893 | 1912 | 1931 | 1950 | 1969 | 1988 | 2007 | 2026 | 2045 | 2064 | 2083 | 2102 | 2121 | 2140 | 2159 | 2178 | 2197 |
13 | Aḥad | احد | Unusola | 1856 | 1875 | 1894 | 1913 | 1932 | 1951 | 1970 | 1989 | 2008 | 2027 | 2046 | 2065 | 2084 | 2103 | 2122 | 2141 | 2160 | 2179 | 2198 |
14 | Vahháb | وﻫﺎب | Donacema | 1857 | 1876 | 1895 | 1914 | 1933 | 1952 | 1971 | 1990 | 2009 | 2028 | 2047 | 2066 | 2085 | 2104 | 2123 | 2142 | 2161 | 2180 | 2199 |
15 | Vidád | وداد | Simpatio | 1858 | 1877 | 1896 | 1915 | 1934 | 1953 | 1972 | 1991 | 2010 | 2029 | 2048 | 2067 | 2086 | 2105 | 2124 | 2143 | 2162 | 2181 | 2200 |
16 | Badí‘ | بدیع | Komenco | 1859 | 1878 | 1897 | 1916 | 1935 | 1954 | 1973 | 1992 | 2011 | 2030 | 2049 | 2068 | 2087 | 2106 | 2125 | 2144 | 2163 | 2182 | 2201 |
17 | Bahí | بهي | Luma | 1860 | 1879 | 1898 | 1917 | 1936 | 1955 | 1974 | 1993 | 2012 | 2031 | 2050 | 2069 | 2088 | 2107 | 2126 | 2145 | 2164 | 2183 | 2202 |
18 | Abhá | ابهى | Plejluma | 1861 | 1880 | 1899 | 1918 | 1937 | 1956 | 1975 | 1994 | 2013 | 2032 | 2051 | 2070 | 2089 | 2108 | 2127 | 2146 | 2165 | 2184 | 2203 |
19 | Váḥid | واحد | Unueco | 1862 | 1881 | 1900 | 1919 | 1938 | 1957 | 1976 | 1995 | 2014 | 2033 | 2052 | 2071 | 2090 | 2109 | 2128 | 2147 | 2166 | 2185 | 2204 |
Ekzemple la lundo 1-a de januaro 2001 laŭ la gregoria kalendaro, kiu estas la unua tago de la tria jarmilo de la kristana erao, estis laŭ la bahaa kalendaro la dua tago de la deksesa monato en la jaro 157 de la bahaa erao... aŭ pli poezie la "tago de Perfekteco kaj de Gloro, je la Honoro de la Pordego, dum la naŭa Unuo de la Tuto unua en tiu erao de Splendoro.
Jen ilo en la franca lingvo [1] por samtempe kalkuli daton laŭ diversaj kalendaroj (juda, gregoria, islama, bahaa kaj zoroastra)
Referencoj
- ↑ Esslemont, J.E., Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, 2-a eld. s.l.: Bahaa Esperanto-Ligo 1978, p. 177 [1-a eld. Kolonjo 1930].