Balkana lunario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Balkana lunario
Floroj de balkana lunario
Floroj de balkana lunario
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Lunario Lunaria
Lunaria annua
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La balkana lunario (Lunaria annua), estas relative alta (30 cm ĝis 1 m), dujara planto indiĝena en Balkana Duoninsulo kaj sudokcidenta Azio, kaj naturalizita tra Eŭropo, Nordameriko, kaj partoj de Azio. Ĝi havas larĝajn, pintigitajn ovalajn segildentajn foliojn. La komuna angla nomo honesty (sincereco) estiĝis en la 16-a jarcento, kaj ĝi eble atribuendas al diafanaj silikvoj kiuj similas platigitajn guŝojn kiuj travintre restas sur la planto. En sudorienta Azio ĝi estas nomita la "monero-planto" kaj en Usono ĝi estas komune konata kiel "arĝentaj dolaroj", "ĉina mono", aŭ "ĉinaj moneroj", ĉar la silikvoj similas arĝentajn monerojn. En Danujo ĝi estas konata kiel judaspenge kaj en Nederlando kaj Flandrujo kiel judaspenning (moneroj de Judaso), aludon al la rakonto de Judaso Iskarioto kaj la tridek arĝentaj moneroj kun kiuj li estis pagita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]