Benimerinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Banumarinoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Interno de la madrasa Bou Inania en Meknes.
La benimerinaj tomboj en Fez, Maroko.

Benimerinoj, marinioj, merinioj, merinidoj aŭ Banumarinoj (1244-1465) estas la latinigita nomo kiun ricevas la Banu Marin, nome membroj de Imperio de berbera Zenata deveno[1] kies fundamenta kerno estis norde de la aktuala Maroko. Dum la 13a kaj 14a jarcentoj, la Banumarinoj kontrolis, ankaŭ dum mallonge kelkajn partojn de Andaluzio kaj de la orienta zono de Magrebo. Ili ekhegemoniis post la falo de la Imperio de la Almohadoj kaj estis siavice anstataŭitaj de la dinastía Ŭattasida.[2] Li estis fondintoj de la kvartalo Ĝdid en Fez, kiu estis ties ĉefurbo kaj kie ili ankaŭ konstruis multajn monumentojn.[3]

Regantoj[redakti | redakti fonton]

BANU MARIN

  • Unuaj banumarinaj estroj
    • Muhammad al-A'dar ibn al-'Afija ibn 'Askar al-Mujaddab (?-1145) (de la familia linio Banu 'Askar de la banumarinoj)
    • Hamama ibn Muhammad ibn Ŭazir (1145-?) (ekas la familian linion Banu Hamama al kiu apartenas la resto de banumarinaj estroj)
    • Abu Bakr ibn Hamama ibn Muhammad (?-1165/1166)
    • Abu Jalid Mahju ibn Abi Bakr ibn Hamama (1165/1166-1196)
    • Abu Muhammad 'Abd al-Haqq ibn Mahju ibn Abi Bakr (posta Abd al-Hakk la 1-a) (1196-1215)
  • 1215-1269: banumarinaj estroj, en lukto kontraŭ la Almohadoj, baze en Taza inter 1216 kaj 1244
    • Abd al-Hakk la 1-a (1215–1217)
    • Uthman la 1-a (1217–1240)
    • Muhammad la 1-a (1240–1244)
  • Ekde 1244: Banumarinoj de Fez
    • Abu Jahja ibn Abd al-Hakk (1244–1258)
    • Umar (1258–1259)
    • Abu Jusuf Jakub ibn Abd Al-Hakk (1259–1269)
  • 1269-1465: Sultanoj de Fez kaj Maroko
    • Abu Jusuf Jakub ibn Abd Al-Hakk (1269–1286)
    • Abu Jakub Jusuf an-Nasr (1286–1306)
    • Abu Thabit Amir (1307–1308)
    • Abu al-Rabi Sulajman (1308–1310)
    • Abu Said Uthman la 2-a (1310–1331)
    • Abu al-Hasan 'Ali (1331–1348)
    • Abu Inan Faris (1348–1358)
    • Muhammad la 2-a as Said (1359)
    • Abu Salim Ali la 2-a (1359–1361)
    • Abu Umar Tassfin (1361)
    • Abu Zajjan Muhammad la 3-a (1362–1366)
    • Abu l-Fariz Abdul Aziz la 1-a (1366–1372)
    • Muhammad as-Said (1372-1374)
    • Abu l-Abbas Ahmad (1374–1384)
    • Abu Zajjan Muhammad la 4-a (1384–1386)
    • Muhammad la 5-a (1386–1387)
    • Abu l-Abbas Ahmad (1387–1393)
    • Abdul Aziz la 2-a (1393–1398)
    • Abdullah (1398–1399)
    • Abu Said Uthman la 3-a (1399–1420)
    • Abd al-Haqq la 2-a (1420–1465)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Alirita la 16an de Oktobro 2015.
  2. (en franca) Les civilisation de l'Afrique de nord [2] Alirita la 16an de Oktobro 2015
  3. (en angla) [3] Alirita la 16an de Oktobro 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]