Barbara Bel Geddes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Bel Geddes
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1922 (1922-10-31)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Morto 8-an de aŭgusto 2005 (2005-08-08) (82-jaraĝa)
en Northeast Harbor
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo sen valoro vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Buxton School vd
Familio
Patro Norman Bel Geddes vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • verkisto • teatra aktoro • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva dum 1947–1990 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barbara Bel Geddes (31a de oktobro 1922 – 8a de aŭgusto 2005) estis usona aktorino de teatro kaj kino, artisto kaj verkisto de porinfana literaturo kies kariero daŭris dum preskaŭ kvin jardekoj. Ŝi estis plej bone konata pro sia stelula rolo kiel Miss Ellie Ewing en la televida serio nome Dallas. Bel Geddes stelulis ankaŭ kiel Maggie en la origina teatraĵo de Broadvejo nome Kato sur varmega ladotegmento en 1955. Plej elstaraj filmoj estis I Remember Mama (1948) kaj Vertigo (1958). Laŭlonge de sia kariero, ŝi estis ricevinto de kelkaj aktoraj premioj kaj nomumoj.

Barbara Bel Geddes kiel Maggie en la origina teatraĵo de Broadvejo nome "Kato sur varmega ladotegmento" en 1955.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Broadvejo[redakti | redakti fonton]

De 1951 ĝis 1953, Bel Geddes ludis 924 ludojn el la sukcesa komedio de F. Hugh Herbert nome The Moon Is Blue. En 1955, ŝi kreis la rolon de Maggie "The Cat" en la origina produktoraĵo fare de Elia Kazan de la teatraĵo de Tennessee Williams nome Cat on a Hot Tin Roof, kaj en 1961 ŝi kreis la titolrolon en la komedio de Jean Kerr nome Mary, Mary, kiu iĝis la plej longdaŭra spektaklo de Broadvejo kun ĉirkaŭ 1500 ludoj. Ambaŭ roloj havigis al ŝi du nomumojn al premioj Tony. Aliaj sukcesoj estis la verkoj de John Steinbeck nome Burning Bright, de Edward Albee nome Everything in the Garden, kaj Silent Night, Lonely Night kun Henry Fonda.

Holivudo[redakti | redakti fonton]

Bel Geddes ekkarieris en kino kun Henry Fonda en The Long Night (1947), refilmo de la franca filmo de 1939 nome Le Jour Se Lève. La venontan jaron, ŝi estis nomumita por Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Helpaktorino pro sia ludado en la filmo de George Stevens nome I Remember Mama.[1]

Ŝi ludis la edzinon de Richard Widmark nome Nancy en la nigra filmo de Kazan de 1950 nome Panic in the Streets.[1] En 1958, Alfred Hitchcock aktorigis ŝin kun James Stewart en Vertigo kiel la long-suferanta bohemia, Midge. Bel Geddes stelulis ankaŭ kun Danny Kaye kaj Louis Armstrong en la kinmuzikalo The Five Pennies.

Kiam enketo fare de la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco metis ŝin en nigra listo dum la 1950-aj jaroj, tio haltigis ŝian kinkarieron por iom da tempo, kaj ŝi pluigis sian karieron en Broadvejo kun foja apero en televido. Bel Geddes trovis novan oportunon en televido kiam ŝi estis en kvar epizodoj de Alfred Hitchcock Presents.

Dallas[redakti | redakti fonton]

En 1978, Bel Geddes estis la unua artisto kiu subskribis kontrakton por steluli en Dallas. La rolo de la familia matriarko, nome Miss Ellie, alportis al ŝi renovigitan internacian agnoskon. Ŝi aperis en multaj epizodoj, en preskaŭ ĉiu sezono de la serio, por totalo de 276 epizodoj el 1978 ĝis 1990 (ŝi forestis el la sezonoj de 1984–85 kaj de 1990–91) kaj restis la nura membro de la aktoraro kiu ricevis premiojn Emmy kaj Ora Globo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Barbara Bel Geddes — Biography". Yahoo! Movies. Arkivita el la originalo en 2013-01-16. "Bel Geddes made her feature debut in "The Long Night" (1947) as an ingenue romanced by both Henry Fonda and Vincent Price. The following year, she earned an Oscar nomination as Best Supporting Actress as the narrator/eldest daughter in "I Remember Mama"."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]