Barnabás Géczy (violonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barnabás Géczy
Barnabás Géczy
Barnabás Géczy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1897 (1897-03-04)
en Budapeŝto
Morto 2-an de julio 1971 (1971-07-02) (74-jaraĝa)
en Munkeno
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigentokomponistoviolonisto
vdr

Barnabás Géczy [barnabAŝ gEci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Géczy Barnabás estis hungardevena germana violonisto, orkestrestro. Lia nomo estis en Germanio Barnabas von Géczy.

Barnabás Géczy [1] naskiĝis la 4-an de marto 1897 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, li mortis la 2-an de julio 1971 en Munkeno (Okcidenta Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Barnabás Géczy studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Lia violonista instruisto estis Jenő Hubay. Post koncertoj li estis nomumita koncertmajstro de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed iom poste li interesiĝis pri distra muziko. Li forlasis Hungarion kaj trovis laboron kiel violonisto en Trondheim, antaŭ ol ekloĝi en Berlino en 1924. De 1925 ĝis 1937 la orkestro de Géczy havis longtempe engaĝiĝon en hotela restoracio en Berlino. Li ofte dirigentis, kelkfoje eĉ ĵazojn. Li ankaŭ registris muzikdiskojn pri distraj muzikoj kaj ankaŭ ĵazoj, eĉ li estis videbla aŭ aŭdebla en filmoj. li iĝis favorato de Hitler kaj li restis plu jam en la nazia Germanio. En 1952 li establis novan orkestron en Munkeno, kie li vivis ĝis sia morto.

Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Eine wie du (aktoro, mallonga filmo, 1932)
  • Monte Christo grófnője (aktoro, 1932)
  • Es wird schon wieder besser (dirigento, 1932)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]