Baruĥ Spinozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baruĥ Spinozo

Baruĥ SPINOZO (nederlande/hispane Baruch de Spinoza, hebree ברוך שפינוזה, latine Benedictus de Spinoza; naskiĝis la 24-an de novembro 1632 en Amsterdamo, mortis la 21-an de februaro 1677 en Hago) estis nederlanda filozofo de sefardaj kulturaj radikoj. Li estis influita de la penso de mezepoka judismo, Hobbes kaj, precipe, Kartezio, kies vortojn kaj difinojn li prunteprenis. Simile al Kartezio, Spinozo aplikis la metodojn de matematiko al filozofio. Malsimile al Kartezio, li vidis nenian esencan diferencon inter menso kaj korpo, Dio kaj naturo.

Simile al Hobbes, li kredas en la ideo de la socia kontrakto kaj en la profunda egoismo de homo. Malsimile al Hobbes, tamen, Spinozo kredis ke la homo povas pensi kaj agi por la komuna bono de socio, komprenante ke la bono de socio estas la bono de la individuo. Laŭ Spinozo, peko kaj malbonagado estas la produkto de nescio, de malkompreno, de spirita blindeco. La homo kiu komprenas racie, povas agi racie -- do virte kaj bone. Pro tio, la politiko de Spinozo estas pli liberala ol tiu de Hobbes.

Lia familio estis judoj kiuj forfuĝis de Hispanio kaj Portugalio por eviti la persekutadon de la Inkvizicio, veninte al Amsterdamo. Tie Spinozo estis edukita kaj studis kaj judan penson kaj modernan filozofion, precipe tiun de Hobbes kaj Kartezio. En 1656, lia penso fariĝis tro radikala kaj li estis forigita de la sinagogo kun multaj malbenoj kiel herezulo: Li diris, ke la senkorpeco de Dio, la ekzisto de anĝeloj kaj la senmorteco de la homa animo ne estas pruveblaj per la Biblio. Tiam Spinozo forlasis Amsterdamon (sed restis en Nederlando, kie li ĝuis grandan liberecon de penso) kaj li ŝanĝis sian personan nomon de la juda Baruĥ (ברוך) al la kristana Benedikto. Spinozo kredis al Dio kaj vidis Dion kiel la fino kaj celo de homo, sed lia teologio estas panteista, vidante Dion en ĉio ("Dio aŭ la Naturo", latine Deus sive natura), kaj, en sia tempo, blasfema. Pro tio la plimulto de liaj verkoj estis eldonitaj postmorte. La sekvantoj de lia filozofio estas konsiderata kiel movado nome Spinozismo.

Nuntempe li estas konsiderata kiel unu el la komencopunktoj de la 18a-jarcenta klerismo kaj kiel unu el la antaŭuloj de la moderna biblia kritiko.

Spinozo gajnis sian panon kiel lensofaranto, poluristo de lensoj, vivante simple kaj malriĉe, dediĉante sin al la disvolvigo de sia filozofio. Li rifuzis postenon kiel profesoro en la universitato de Hajdelbergo tiel, ke li povus resti intelekte sendependa. Bedaŭrinde, li mortis mezaĝe de pulma malsano verŝajne pro polvo de poluritaj lensoj.

Li interalie influis Sigmund Freud, Albert Einstein kaj nuntempe André Comte-Sponville.


Metafiziko, la "dio" de Spinozo

Unu temo grava ekde la komenco de la Etiko estas tiu de "disvolviĝo": ĉiuj ecoj de la universo estas jam entenitaj en la difino de la baza koncepto de Dio, la sekvo estas ekspresado, disvolviĝo de la konsekvencoj potenciale estantaj en la ĝerma koncepto. Same la ekekzisto de la diversaj modoj de la Substanco, t.e. la ekekzisto de la konata universo, kaj ĉiuj aliaj nekonataj.

Ĉu Spinozo estis ateisto? Ĉu lia Dio estas "vera" Dio?

Dum lia vivo kaj la posta jarcento Spinozo estis ĉiam rigardata kiel "ateisto", kaj vere li akre kaj fundamente koncepte detruis la ĉefajn ideojn religiajn. Poste, oni ĉefe en la germana filozofio rigardis lin, pro lia panteismo, kiel "religia", mistika menso. La Dio de Spinozo ne estas persona sed oni konsideru ke esencaj atributoj de la unika Substanco laŭ Spinozo estas pensado kaj etendiĝo (latine cogitatio et extensio), do lia Realeco ne estas ia senkonscia (a)maso.


Verkaro

  • Kurta traktato pri Dio, homo kaj lia beateco - Korte Verhandeling van God, de Mensch en des zelfs welstand (1660)
  • Traktato pri la reformo de la intelekto - Tractatus de Intellectus Emendatione (1661)
  • Principoj de kartezia filozofio - Renati Des Cartes Principiorum philosophiae (1663)
  • Teologipolitika traktato - Tractatus Theologico-Politicus (1670)
  • Etiko demonstrata laŭ geometria ordo - Ethica Ordine Geometrico Demonstrata (1677)
  • Kompendio de hebrelingva gramatiko - Compendium Grammatices linguae hebraeae (1677)

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

Spinoza, la filozofo de la homa feliĉo, artikolo de Simon Aarse el Sennacieca Revuo, 1970